Chu
la konkurso pri beleco de ji-oj en Liangshan celis monon, honoron
au amuzon? Neniu scias pri tio. La konkurso pri beleco en Liangshan
estighis antau tre longe. Ghi estis aktivado de la popolamasoj.
Origine la konkurso okazis ne en fiksitaj tempo kaj loko nek donis
premion. Siatempe ghi okazis en chiaj shancoj de geedzigho, funebrado,
torcha festivalo kaj aliaj, kiam la homoj koncentrighis. Tiam la
gejunuloj en festaj vestoj sur bela chevalo arope iris al la konkursejo.
Tie ili iris kaj reiris en la homamaso por parado. Oni ofte kun
admiro laudis la belajn knabinojn kaj knabojn kaj demandis pri ilia
loghloko kaj familio. La belegaj knabinoj rapide renomighis. Tia
konkurso pri beleco ja multe diferencis de la nuna.
Flavaj
ombreloj, veshtoj kaj plisitaj jupoj
Oni
diris al mi, ke estas plej interesa la konkurso pri beleco en Tuojuepian-distrikto
de Puge-gubernio, char la tiea Torcha Festivalo
odoras etnan folkloron. Chiujare en la 24-a de la sesa monato lau
la luna kalendaro, t.e. la dua tago post la festo, la ji-oj direktas
sin tien por partopreni la konkurson. Pro tio en la antaua tago
de la festo mi rapidis al la distrikto, je 20 km for de la gubernia
urbo. Che la vojo vidighis multe da homoj, kiuj buchis porkon kaj
shafon por prepari la manghajhojn por la festo, kaj knabinoj sin
okupis pri preparado de la festaj vestoj por si mem. Jam survoje
ni estis forte infektitaj de la festa etoso.
Antau
la festo la belaj knabinoj estis ekscititaj. Por partopreni la konkurson
pri beleco ili devis prepari por si lanan plisitan jupon, novan
flavan ombrelon kaj blankan au nigran veshton. Krom tio ili devis
prepari kune kun amikinoj tradician popolan kanton kaj dancon dum
kelke da monatoj. En la distrikto mi vizitis la hejmon de Emumotuluo,
kiam shia tuta familio sidis kune kaj sin okupis pri preparo de
chapo, uzota de shi en la konkurso. Sur la chapo vidighas diversaj
belaj brodajhoj. En la apuda ligna kesto estas diversaj arghentaj
ornamajhoj, kiuj siatempe kostis almenau 18 milojn da juanoj. Shia
patrino diris: "Mi jam antau longe preparis por shi la vestojn
kaj nun devas fari la chapon." Shia patro staris apude. Li
estis ghoja akcepti mian intervjuon. Mi demandis pri la vojlinio
al la konkursejo kaj revenis la noktejon. Tiunokte oni bruligis
la torchojn kaj eldomighis. En la vilagho aperis fajra drako, kiu
prilumis la tutan vilaghon.
Matene
de la sekvanta tago, kiam la knabinoj ellitighis por rapidi al la
konkursejo, ankau mi atingis la lokon. Mi pacience serchis la taugajn
planojn kaj atendis Emumotuluo. La loko estis dezirata de la ji-aj
gejunuloj. Jen proksimighis la horo kaj oni sin direktis amase al
la placo. Je la 9-a horo matene autoj venis unu post alia chiu kun
bele ornamitaj knabinoj. Iuj estis jam pretaj en bela jupo, alta
chapo kaj neghblanka shalo, dum aliaj portis la festajn vestojn
en sako. Char tiaj vestoj pezas dekojn da kilogramoj kaj surmetinte
ilin oni facile lacighas, tial ili portis la vestojn kaj nur atinginte
la placon, ili serchis kvietan lokon por sin vesti per ili. Sub
flava ombrelo ili elsakigis kosmetikajhojn kaj atenteme beligis
sin. Ili, malkashemaj kaj honestaj, tute ne rifuzis la fotadon,
kio pensigis min pri la urbaj manekenoj.
Pasis unu horo kaj mi vidis Emumotuluo, kiun mi atendis
longe. Shi tenis en la mano flavan ombrelon, kun alta chapo sur
la kapo kaj en bela jupo, malrapide iris akompanate de siaj gepatroj
kaj dekoj da parencoj kaj amikoj. Sur la fono de la lazura chielo
kun shvebantaj blankaj nuboj kaj belaj floroj sur la tero Emumotuluo
aspektis pli bela. La spektaklo tuj altiris al si fotistojn el diversaj
anguloj de Chinio.
Tuj
che la kunvenejo shiaj fratinoj kaj parencoj, kiuj atendis shin,
tuj alproksimighis al shi, vidante, ke shi estis chirkauita de fotistoj
kaj lokanoj. Ili sidighis kaj prenis manghajhojn. Shiaj fratinoj
komencis denove kombi shiajn harojn kaj krochis arghentajn ornamajhojn
al shiaj haroj. Ili deziris, ke shi plachu al chiuj en la konkurso.
La apudstarantoj komencis admiri shian belecon.
En
la konkursejo
Je la 12-a horo komencighis la beleco-konkurso de la
Torcha Festivalo. Tie ne estis aliaj postuloj, nek vico de la surscenigho,
nek premio. Oni diris, ke chiuj cheestantoj havas rajton prijughi.
Tiam la konkursejo jam nombris dekmil rigardantojn kaj farighis
maro de flavaj ombreloj kaj belaj jupoj. La bele ornamitaj knabinoj
en blanka au nigra shafleda veshto, chiu kun flava ombrelo en unu
mano kaj bunta triangula tuko en la alia, formis grandan cirklon
sur la stepo. Ili ekdancis kaj kantis:
Ho,
tauro mia brava,
Chi tie montru vin kuragha,
Alie shvitu super sulkaro kampa.
Ho,
chevalo mia rapidpieda,
Chi tie montru vin senceda,
Alie portu sharghon tro pezan.
Ho,
knabino juna kaj bela,
Chi tie montru vin charma,
Alie, edzinighu al viro malproksima.
Oni kantis kaj kantadis chefe pri amuzo
kaj historio de la knabinoj. La turnighantaj belaj jupoj, la orelplacha
kantado kaj la unuvocha admiro de la aprecantoj interplektighis
kune. Okazis samtempe ankau luktado kaj chevalkonkurso. La belaj
knabinoj altiris al si multe da junaj knaboj, tiuj shercis kaj petolis
kun la knabinoj kaj multe da knabinoj konatighis kun sia amato ghuste
chi tie kaj ili ekamis unu la alian.
La
knabinoj navedis en la homamaso por montri sian belecon. Rigardate
de malproksime, iliaj flavaj ombreloj similis al ondanta drako kaj
estis tre okulfrapa. La apudstarantoj malkashe montris siajn opiniojn
pri iliaj aspekto kaj ornamajhoj, kompreneble la eminentaj knabinoj
facile altiris al si multe da rigardantoj. "Kies filino estas
tiu knabino? Ho vere bela. De kiu vilagho shi venis?" Jen la
nomoj de la belaj knabinoj rapide cirkulis inter la vilaghanoj.
En la homamaso de la konkursejo jen kaj jen vidighis figuro de chirkau-70-jaraj
maljunuloj, kiuj funkciis kiel "jughkomitatanoj" spertorichaj.
Demandite, ili kun granda ghojo rakontis pri belaj knabinoj en la
historio de ji-etno. Ili malkashe diris ankau ion bonan kaj ion
malbonan de la chi-foja konkurso kaj ankau tion, kiu el ili estas
la plej bela lau ilia vidpunkto. Mi vizitis iun pli-ol-70-jaran
maljunulon. Li opiniis, ke estas bela tiu ji-a knabino, kiu estas
svelta, kun delikata hauto, rekta nazo, malgranda busho, belliniaj
brovoj, longaj kaj iom kuspitaj okulharoj, brilaj, dikaj kaj nigraj
harligoj, bona konduto kaj sintenado. La konkurso pri beleco ghenerale
dauras ghis la 17-a horo. Se la knabinoj lacighas tiutempe, ili
povas senbrue enshtelighi en la arbareton por ripozi kaj preni manghajhojn
au babili kun sia shatato kaj post tio daure pasumi en la homoplena
loko ghis finigho de la konkurso. En la konkursejo Emumotuluo kaj
alia mezlernejanino estis la plej eminentaj lau vidpunkto de multaj
rigardantoj.
|