Vestoj de Ji-nacio en Liangshan-montaro

de LIELAILADU

Ji-nacio havas siajn tradiciajn vestojn kaj la nacianoj en Liangshan-montaro portas pli ol 300 specojn da tradiciaj vestoj. Zhaojue estas la plej granda gubernio loĝata de Ji-nacianoj kaj estis ĉefurbo de la Liangshan-a Ji-nacia Aŭtonoma Subprovinco, Sichuan, kaj la vestoj portas klarajn indiĝenajn karakterojn.

La naciaj vestoj de la loko havas multajn specojn laŭ seksoj, aĝoj kaj diversaj uzoj por festo, ĉiutaga vivo, nupto, funebro, kulto, milito k.a. Kiel grava konsistiga parto de la kulturo de Ji-nacio, ĝiaj vestoj koncentre spegulas ĝiajn socian karakteron, historion, kulturon, vivmedion, estetikon kaj religian kredon. La vestoj de la nacio havas tri stilojn, nome Yino, Shengzha kaj Suodi.

Vestoj de Yino-stilo estas portataj en la regiono kie oni parolas en Yino-dialekto. La viroj portas pantalonon kun larĝaj tuboj kaj la virinoj plisitan jupon. La junulinoj portas turbanon el nigra tuko kaj post edziniĝo pli grandan. Post akuŝo ili portas kufon en formo de nelumba folio.

En la regiono de Shengzha-dialekto la viroj portas pantalonon kun tuboj malpli larĝaj ol tiuj de pantalono de Yino-stilo. La virinoj portas longan jakon kun mallarĝaj manikoj kaj veŝton kreste borderitan per kolora ŝtofo. Junaj virinoj portas veŝton borderitan je lepora felo kaj portas sur la kapo broditan oblongan tuketon.

En la regiono de Suodi-dialekto la viroj portas pantalonon kun pufaj tuboj sed striktaj en la malsupraj partoj. La jako de la viroj estas longa nur ĝis la umbiliko. La jako havas sur la antaŭaj partoj densan vicon da butonoj faritan el ŝtofo. Ekster la jako estas mantelo el delikata ŝaffelo. La virinoj portas larĝan duonmanikan jakon kun larĝaj antaŭklapoj super la umbiliko. Iliaj jupoj, teksitaj el ŝaflano, estas dikaj kaj pezaj. Junaj virinoj portas sur la kapo falditan nigran tukon. La viroj havas faskon da longaj haroj kaj turbanon kun ŝtofa korno iom klinita antaŭen. La korno kliniĝas en malsamaj direktoj laŭ la regionoj. Oni klarigis, ke tio dependis de la vojoj iritaj de la prapatroj de diversaj klanoj dum ilia migrado. La vestado de Ji-nacio havas longan historion. En freskoj de antikva tombo antaŭ 2000 jaroj estas viroj kun korna hararanĝo, granda peco da felto kiel vesto sed nenio sur la nudaj piedoj. Ilia vestado estas tute sama al tiu de la nunaj nacianoj.

La vestoj de Ji-nacio spegulas la naturan ekonomion kaj vivmedion. Kiel posteuloj de Di- kaj Ĉjang-nacioj, Ji-nacianoj transloĝiĝis en Daliang-montaron kaj sin okupis ĉefe pri agrikulturo kaj brutobredado. La klimato de alta kaj malvarma montaro konvenas por kulturado de kanabo kaj brutobredado, sed ne por kotono. La nacianoj faras siajn vestojn ĉefe el ŝaflanaj kaj kanabaj ŝtofoj de ili teksitaj kaj tinkturitaj je nigra, ruĝa kaj flava koloroj. La viroj ŝatas porti bidojn kaj arĝentan ringon ĉe la maldekstra orelo, rimenon el bovaj tendenoj servantan en antikveco kiel glavrimeno, moskosaketon kaj antaŭtuketon ĉe la talio. En la moskosaketo estas mosko kaj ekstere estas moskula dento. Ili rigardas la saketon talismano. Mezaĝaj kaj maljunaj viroj ne portas saketon, sed antaŭtukon el cerva ledo, en kiu ili tenas tabakon, pipon kaj silikon.

La virinoj portas orajn, arĝentajn, koralajn, jadajn aŭ konkajn ringojn ĉe la oreloj kaj kolĉenon kun multaj arĝentaj bloketoj. Ili opinias, ke virino kun longa kolo estas pli bela. Ili portas jakon kun disigebla kolumo ornamita per arĝentaj duonglobetoj aŭ brodaĵoj. Ili kunportas saketon kun mercero.