Ji-nacio estas kompare granda nacimalplimulto de Ĉinio. Ĝi havas
longan historion, kaj ĝiaj membroj vivas en Yunnan- kaj Sichuan-provinco.
En Liangshan loĝata ĉefe de Ji-nacianoj en Sichuan-provinco
oni okazigas ceremonion de "jupoŝanĝo", kiam knabino de
Ji-nacio maturiĝas. Antaŭ la ceremonio knabinoj sin vestas per ruĝa-blanka
knabina jupo, havas solan harplektaĵon kaj fadenon tra orellobo.
Post la ceremonio de "jupoŝanĝo", ili ekportas nigra-bluan
jupon ĝiskalkanan, kaj broditan kaptukon kaj orelringojn, kaj aranĝas
la harojn en du plektaĵojn.
Post la ceremonio knabinoj povas libere butikumi, viziti
foiron, rigardi ĉevalkonkurson kaj enamiĝi. Antaŭ la ceremonio ili
absolute ne povas fari tiujn aferojn. La ceremonio okazas en la
aĝo inter 15 kaj 17 jaroj. La dato de la ceremonio estas elektita
de respektata maljunulo en la vilaĝo.
Ĉar
"jupoŝanĝo" markas maturiĝon de knabinoj, la gepatroj
alte zorgas la ceremonion. La patrino preparas por filino nigran
kaptukon, jupon, multkolorajn bidojn, arĝentajn ornamaĵojn ktp.
La tago de ceremonio estas gaja festo de la familio.
Riĉaj familioj buĉas porkon kaj ŝafon por regali parencojn per bankedo;
kaj malriĉaj familioj devas regali parencojn kaj najbarojn almenaŭ
per kokaĵo kaj vino. En frua mateno gastoj jam venas kun donacoj.
Tamen laŭ kutimo, kiam okazas la ceremonio, viroj ne povas ĉeesti.
La ceremonio estas iom diferenca en malsamaj lokoj.
En iuj lokoj oni petas plenkreskan virinon konduki porkidon cirkaŭiri
fruktarbon dekojn da fojoj, kaj poste la knabinon kelke da fojoj.
Poste ŝi surmetas al la knabino orelringojn, kombas ŝiajn harojn
en du plektaĵojn kaj ŝanĝas al ŝi novan jupon. En aliaj lokoj oni
prenas arbon aŭ muelilon kiel ŝian imagitan edzon. La knabino ŝajnigas
sin novedzinon, kaj plenkreska virino portas ŝin surdorse kaj ĉirkaŭiras
la "edzon" 3 fojojn, por signi ke ili geedziĝas.
En
la procedo de la ceremonio, knabino el la gastoj demandas la jupoŝanĝan
knabinon kiu plaĉas al ŝi, ĉu laborema aŭ mallaborema, ĉu honesta
aŭ ruzeta. La demandita knabino ĝenerale ne respondas, kaj ĉiuj
demandoj estas respondataj de ŝia bona amikino. Tamen fine la knabino
devas kanti la kanton, "Metu sur vin arĝentajn ornamaĵojn per
vi mem, metu sur vin bidan braceleton per amikino, trovu amaton
per vi mem." Poste bela plenkreska virino faras harojn en du
plektaĵojn ambaŭflanke de la frunto kaj surmetas kaptukon kaj orelringojn,
fine, vestas ŝin per blua-nigra nova jupo. Ĉiuj ĉeestantaj virinoj
kaj knabinoj esprimas al ŝi bondezirojn, kaj tio markas altan tajdon
de la ceremonio.
Post la ceremonio, la viroj povas partopreni en bankedo.
|