Ambau
seksoj de la nacio portas longan robon kun alta kolumo kaj largha
antaupeco butonumata che la dekstra flanko. La viroj zonas sin per
rugha au blua rubando kaj portas che la talio sabron, fajrilon,
malgrandan budhostatuon k.a. La robo de virinoj havas fendojn ambauflanke
che la malsupro. La kolumo, manikumoj, fendoj kaj randoj estas garnitaj
per broditaj verdaj kaj bluaj tolaj puntoj. La virinoj portas ekster
la robo altkoluman veshton el rugha, rozkolora, verda au hele blua
brokato, rughan, verdan au purpuran zonon kun kelke da koloraj mantukoj,
kaj altajn botojn. En vintro ambau seksoj portas chapon el vulpa
pelto kaj altajn botojn. En somero kaj autuno ili portas blankan
feltan cilindran chapon kun plata supro kaj garnita rando. La virinoj
portas konusan chapelon kun rugha kvasto au pajlan chapelon. Che
la rando de la chapelo estas du nigraj silkaj rubandetoj. La antaua
randumo estas horizontale etendita kaj la malantaua iom klinita.
Post edzinigho la virinoj shanghas sian kapornamon kaj portas orelringojn,
braceletojn kaj arghentajn ringojn.
Kapornamo de la virinoj estas tre delikata kaj multekosta
metiajho. Oni kunligas per kupraj ringoj rughajn koralajn bidojn,
blankajn konkajn pecetojn, agatajn bidojn, perlojn, gemojn kaj arghentajn
bloketojn, fiksas ilin sur rughan, bluan tolan shtofon au bovledan
peceton kaj fine borderas la shtofon per flavaj, helflavaj, verdaj
kaj alikoloraj fadenoj. La kapornamo konsistas el 3 longaj strioj.
Unue la virinoj plektas siajn harojn en tri faskojn, unu el ili
pendas post la okcipito kaj la aliaj du antau la brusto, fiksas
la tri ornamajn pecetojn sur la tri harplektajhojn kaj kunligas
ilin per metalaj ringoj. Por la virinoj surmeti kapornamon che la
edzinigho estas la plej grava momento en la vivo.
|