Kazahaj
pashtistoj loghas en facila kaj simpla jurto en printempo, somero
kaj autuno. En vintro ili loghas en tera au ligna kabano.
La kazaha jurto havas arkan tegmenton kaj kurbajn apogilojn
che la muro. Inter la apogiloj kaj felto oni shtopas per herbaj
matoj. La interno de la jurto dividighas en loghejon kaj tenejon.
La planko estas kovirta per tapisho au felto. Tuj sub la luko estas
fajrujo. En la logheja parto estas ligna lito speciale por grandaghulo
kaj neniu alia rajtas sidi au kushi sur ghi. Ofte antau la lito
oni pendigas kurtenon, kiun ankau gasto absolute ne devas tushi.
|