Brodado ŝanĝas ilian vivon

de RUSTAN

Danangou en la Kazaĥa Aŭtonoma Gubernio Mulei, Xinjiang, estas unika uzbeka distrikto de Ĉinio. Tie Bahati Guli estas vaste konata kiel lertulino de brodado. Nun ŝi ne nur mem faras delikatajn brodaĵojn, sed ankaŭ servas kiel perantino de tiuj artaĵoj.

Antaŭe, en Xinjiang uzbekinoj ĝenerale estis dommastrinoj kaj kutime sin okupis pri varto de infanoj, melko de bovinoj, preparo de teo kun lakto kaj manĝaĵoj. Sed nun ilia vivo multe ŝanĝiĝis.

“En la pasinta jaro mi prunteprenis de la registaro 10 mil juanojn, per kiuj mi pogrande aĉetis ŝtofon kaj silkan fadenon por virinoj de la distrikto. La lastaj laŭ mia postulo faris brodaĵojn, kiujn mi aĉetis por vendado. Iuj brodaĵoj estis venditaj al Kazaĥio.” Tion diris al mi Bahati Guli.

En malgranda restoracio administrata de Bahati Guli ĉe la enirejo de la vilaĝo, mi vidis brodaĵojn ĵus aĉetitajn de ŝi el vilaĝaninoj bonorde metiĝi surlite. Inter tiuj manfaritaj buntaj brodaĵoj en densaj naciaj koloroj estis murtapiŝoj, vestoj, pendaĵoj, litkovriloj, tapiŝoj, kovriloj de kuseno ktp. En la pasinta jaro ŝi enspezis pli ol 10 mil juanojn sole de perado de brodaĵoj.

En Danangou funkcias brodaĵo-manfarejo kun naciaj trajtoj, fondita helpate de la Disvolva Programo de UN. Ĉiuj laboristinoj de la farejo estas membroj de la faka kooperativo.

En ĝia brodaĵo-laborejo mi vidis kelkajn uzbekajn virinojn atenteme fari brodaĵon. Tie unu uzbekino enspezas per tio ĉ. 200 juanojn (ĉ. 7 juanoj = unu usona dolaro) dum 10 tagoj.

Kumus estas respondeculino de faka brodaĵo-kooperativo el 280 membroj. Ŝi diris al mi, ke oni starigis la kooperativon por heredi kaj disvolvi la tradician brodadon cirkulantan inter popolanoj. En la pasinta jaro la distrikta registaro pruntedonis 250 mil juanojn al la kooperativo por solvi ĝian financan malfacilon. La monata salajro de la tieaj brodistinoj estas 400-500 juanoj, dank’al tio la virinoj ne plu estas dependaĵo de la familio, sed ĝia vivtenanto samkiel la viroj.

Nun, la brodaĵoj faritaj en la uzbeka distrikto Danangou ne nur havas sian propran markon kaj reton de unuecaj desegnado, produktado kaj vendado, sed ankaŭ famas pro siaj bela desegnado kaj delikata farado, multaj el ili estas venditaj al Kazaĥio. Krom dommastrumado, nun la tieaj uzbekinoj teksas sian belan vivon per siaj propraj diligentaj manoj, malsaman ol tiu de la antaŭuloj.