Kazahhoj vivas nomadisme en montaro, gobio kaj altaj malvarmaj lokoj.
Pro tio iliaj vestoj karakterizighas per trajtoj konformaj al nomadismo
sur altaj kaj malvarmaj herbejoj, ke iliaj vestoj estas faritaj
chefe el felo de shafo. Por faciligi rajdadon, ili faras siajn vestojn
larghaj kaj fortikaj, kaj la manikoj longas ghis trans la fingroj.
En vintro ili portas ledajn vestojn kaj en somero - tolajn.
Vestoj
de viroj

En vintro la viroj de Kazahh-nacio portas
mantelon kaj pantalonon el felo de shafo. La ekstera flanko de mantelo
kaj pantalono estas farita el fortikaj kaj akvimunaj shtofoj, kiel
kordurojo, kakio kaj gabardino. Iuj portas mantelon el feloj de
shafido, lupo, vulpo kaj aliaj raraj bestoj, tegitan per shtofo,
au el ledo de chevalido. Ilia largha pantalono estas farita el shaffelo.
En somero ili portas pantalonon el kotona au lana shtofo. La randoj
de la pantalontuboj estas broditaj, kio kaj ornamas kaj fortikigas.
Iliaj chemizoj kaj internaj vestoj estas faritaj el blanka tola
shtofo. La kolumo de chemizo estas alta kaj brodita je la rando.
Ili shatas ankau chemizon el shtofo kun krada desegno. Ekster la
chemizo ili portas veshton, jhaketon kaj robon. Ili shatas kordurojon,
drapon kaj gabardinon de nigra au kashtana koloro. La viroj shatas
porti ankau zonon el bovledo, ornamitan per orajho, arghentajho,
koralajho, perloj kaj juvelshtonoj. Maldekstre de la talio ili portas
ledsakon kaj desktre tranchileton. Junuloj en tiaj vestoj aspektas
belaj.
Vestoj de
virinoj
Vestoj de virinoj estas faritaj el diverskoloraj brokatoj
kaj kotonaj shtofoj kaj iliaj fasonoj estas variaj lau agho de la
portantoj. En la lastaj dekoj da jaroj la vestoj de la virinoj multe
shanghighis pro la evoluo de la socio. Iliaj vestoj, pli buntaj
ol tiuj de la viroj, estas faritaj el multkoloraj atlaso, kordurojo
kaj kotona shtofo. Ili shatas porti molajn, helkolorajn kaj diversaspecajn
robojn. Junulinoj portas robon kun broditaj manikoj kaj multfaldaj
baskoj. Ekster la robo ili portas mallongan kaj mallarghan nigran
veshton. La antaupecoj de la veshtoj de la junulinoj estas ornamitaj
per brilantaj arghentajhoj. Infanoj portas vestojn ornamitajn per
arghentajhoj, butonoj au arghentaj moneroj. Fraulinoj portas koloran
chemizon kun brodita kolumo, veshton kaj longan jakon kun mallongaj
manikoj kaj baskoj garnitaj per du tavoloj da punto kaj robon kun
florajhoj. Sur brusto de la vesto estas arghentaj moneroj, butonoj
kaj bidaroj. Novedzinoj portas specialan veston en unu jaro. Tia
vesto el rugha atlaso havas kapuchon kaj estas facile distingebla.
Post 1-2 jaroj ili portas kaptukon. Mezaghaj virinoj portas en varma
sezono veshton kaj longan kitelon, kiu havas broditajn bruston kaj
baskojn, du poshojn kaj duonmanikojn. En malvarma sezono ili portas
mantelon el felo de vulpa gambo au shafido, garnitan per lutra felo.
Ankau vestoj por malvarma sezono surhavas desegnojn sur la brusto
kaj basko. La virinoj portas ankau zonon el purpura au rugha tolo.
La nacianoj malofte achetas vestojn kaj ili mem faras, kaj la kudroarto
heredighas de generacio al generacio, dank' al kio la karakterizaj
trajtoj de la nacio estas konservataj.
|