Domoj de Kirgizoj

de LIU BIAN

Kirgizoj plejparte loĝas en Kizilsu-a Kirgiza Aŭtonoma Subprovinco de sudokcidenta Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, kaj la ceteraj loĝas en aliaj lokoj en Xinjiang kaj malmultaj en Heilongjiang-provinco. Nun Ĉinio nombras 160 mil kirgizojn.

Kiel nomado, influate de klimato, vivmaniero kaj produkta maniero, kirgizoj loĝas en jurto aŭ terkabano.

Paŝtistoj loĝas en felta jurto. Malsupre de la jurto estas ligna cirklo el ruĝa saliko subportanta 80-120 palisojn. La jurto estas kovrita per herbaj matoj kaj feltoj kaj fiksita per dikaj ŝnuroj sur ĉirkaŭaj lignofostoj kaj ŝtonegoj. En pluva kaj ventega sezono, oni starigas kiel subtenilon pinan trunkon centre en la jurto.

La pordo direktiĝas al oriento aŭ sudoriento. Supre estas luko por ventoli kaj enlasi lumon. Sub la luko estas fajrujo kaj tripiedo subportanta poton.

Tapetoj kaj kurtenoj pendas sur muro kaj tapiŝoj sterniĝas sur planko. Kontraŭ la pordo estas vestokesto sur ligna breto. Antaŭ la kesto oni sternas tapiŝon. Tage ĝi servas kiel sidloko por gastoj kaj nokte lito. La felta jurto konservas varmon en vintro kaj izolas varmegon en somero. Oni povas facile malmunti ĝin por migrado. Somere la paŝtistoj loĝas apud rivero sur ebenaĵo kaj vintre ili migras al suna valo.

De antaŭ 15 jaroj, kirgizoj, kiuj kamplaboras, loĝas en teraj aŭ brikaj domoj. La domo kun argila ebena tegmento estas septita en tri ĉambrojn. La centra funkcias kiel salono kaj kuirejo kaj la ceteraj ĉambroj por loĝado de gepatroj kaj iliaj infanoj.

La interna dekoracio estas elegante aranĝita. Tapiŝoj kaj kurtenoj pendas sur muroj. La terlitojn kovras floraj tapetoj kaj sidkusenoj. Ĉu vintre ĉu somere la litaĵoj kaj kapkusenoj estas bonorde metitaj unu sur aliaj. Sur la muro apud la pordo estas vestopendigiloj kovritaj per deliktate broditaj tukoj. Broditaj tukoj pendas sur pordoj kaj fenestroj. La desegnoj de la interna dekoracio ĉefe prezentas tranĉilon, pafilon, glavon, halebardon kaj scenojn de batalo, kaj ankaŭ montojn, riverojn, birdojn, bestojn, lazuran ĉielon kaj nubon.