Geedzigha moro de kirgizoj

La kirgiza nacio tre akcentas la fianchighon kaj geedzighon, kaj geedzigho estas pli akcentata ol la antaua.

Unue la fraulo iras al la hejmo de la fraulino, kun donacoj portataj de chevalo. Sur la kapo de la chevalo estas blanka kotona shtofo por esprimi peton de fianchigho. La gepatroj de la fraulino prezentas al li bongustajhojn. En iuj lokoj la blanka kotona shtofo estas pretigita de la familio de la fraulino kaj oni shutas iom da faruno al la gastoj de la fraula familio por esprimi konsenton kaj bondeziron.

La nupto dauras 3 tagojn en monata fino. La ceremonio okazas chefe en la hejmo de la novedzino. En la unua tago de la nupto la novedzo, akompanate de la gepatroj kaj parencoj, venas al la hejmo de la novedzino kunportante donacojn. La donacoj estas 2 jhus buchitaj shafoj kaj dekoj da brutidoj. Kiam la grupo estas tre proksima al la hejmo de la novedzino, oni faras shafkaptan ludon. En tiu tempo akompanantoj de la novedzo jhetas la buchitajn shafojn antau la pordon de la hejmo de la novedzino, kaj la parencinoj de la novedzino varme enlasas la gastojn. Antau la komencigho de la nupto, parencoj de la novedzino ligas la novgeedzojn antau la pordo, kaj la patro kaj fratoj de la novedzo devas disdoni donacojn por peti "liberigi" ilin. Grandaghulo de la novedza flanko malfermas lukon de la jurto kaj jhetas bombonojn kaj kukojn ekster la lukon. La gastoj konkure kaptas por dividi kun la novgeedzoj la felichon. Post tio la patrino de la novedzino kantas "edzinigan kanton" kaj komencighas amuzo: La novgeedzoj sidighas dorso kontrau dorso. Oni kovras ilian kapon per sako kaj la gastoj lauvice frapetas sur ilia kapo per shafa hufo kaj poste starigas ilin kaj kune dancas. Post tio imamo prezidas la ceremonion, legas ateston, donas al la novgeedzoj flanpecon trempitan en sala akvo kaj deziras al ili eternan amon.

En la sekvanta tago estas tradicia chevalkonkurso, shafkapta konkurado kaj luktarto por esprimi gratulon. Vespere la novedzino venas al la hejmo sia bofratino por renkontighi kun la novedzo. La gastoj kolektighas ekster la jurto, ludas muzikon, dancas renkontighan dancon kaj kantas gratulajn kantojn ghis noktomezo. La gastoj foriras nur post ricevo de donaco.

En la tria tago la novedzino venas al la hejmo de la novedzo kunportante richan doton. Preterpasante aliajn vilaghojn, ili estas varme akceptataj kaj gratulataj. En pluraj tagoj post la veno al la hejmo de la novedzo la novgeedzoj ricevas multajn invitojn de parencoj al diversaj amuzadoj kaj ili havas ghojan mielan monaton.