 La
tradiciaj viraj vestoj de la kirgiza nacio estas chemizo kun ronda
kolumo kaj blanka pasamento kaj sur ghi estas senkoluma robo kun
nigre borderitaj manikoj. La viroj portas robon ofte zonitan, lozan
pantalonon kaj botojn. Ili shatas ringon, oran kaj arghentan ornamajhojn
che la zono. La virinoj portas senkoluman, lozan jakon kaj plisitan
tubforman jupon kun felo malsupre. Ili portas ankau ledan au tolan
veshton.
La virinoj estas lertaj en brodado. Ili shatas brodi
rughajn, bluajn au blankajn geometriajn figurojn sur la kolumo,
manikoj kaj brusto. Ili estas lertaj ankau en plektado kaj teksado.
Ili teksas tapishon kaj tapeton el diverskoloraj kapraj kaj kamelaj
lanoj. La de ili plektitaj kurteno, shirmilo kaj ekrano el aknateroj
(Achnatherum splendens) kaj tamarikaj branchoj estas tre famaj en
la lando. La kapornamajhoj de virinoj estas komplikaj. La virinoj
ligas harplektajhojn per katunaj rubandoj kun kelke da arghentaj
moneroj che la ekstremoj kaj la du harplektajhaj finoj estas ligitaj
per perla cheno. Ili shatas ankau shminkon, jadan braceleton kaj
ringon.
La viroj ne shatas lipharojn nek longan kaphararon.
Se ili estas solfiloj, ili povas konservi siajn kapharojn ghis 10-jarigho,
tamen la hararo devas esti nur ronda au duonronda tufo fronte, poste,
dekstre kaj maldekstre de la kapo kaj ech tiaj haroj devas esti
razitaj en la agho de 10 jaroj. La geviroj shatas rondan chapon
el kordurojo. La viraj chapoj ghenerale estas rughaj kun silkaj
kvastoj sur la supro. La kvastoj estas ornamitaj per perloj ks.
Vintre ili preferas blankan chapon el felto au ledo kun rando supren
volvita kaj fendoj dekstre kaj maldekstre. Junaj kaj mezaghaj virinoj
preferas rughan, bluan kaj flavan kaptukojn.
|