Loĝdomoj de kore-nacianoj

de YIREN

Plejparto de kore-nacianoj de Ĉinio vivas en la Yanbian-a Kore-nacia Aŭtonoma Subprovinco en la orienta parto de Jilin-provinco, la Changbai-a Kore-nacia Aŭtonoma Gubernio en la sudorienta parto de Jilin-provinco kaj en la sudorientaj partoj de Heilongjiang- kaj Liaoning-provincoj en nordorienta Ĉinio. La nacianoj sin okupas ĉefe pri agrikulturo kaj estas spertaj en kulturado de rizo.

Profunde influate de han-nacio, la arkitekturo de la korea nacio estas simila al tiu de han-nacio. Sed por konformi al la vivmaniero de la nacio, la arkitekturo de la nacio montras siajn proprajn karakterojn.

Domoj de la korea nacio konsistas el lignaj ĉarpentaĵoj sur ramita tera bazo alta je 30 cm. kaj borderita per ŝtono. La muro estas farita el ligna framo, kaj ambaŭ flankoj estas tegitaj per pajlaj aŭ vimenaj plektaĵoj. Poste ambaŭ flankoj de la muro estas tegitaj per argilo kaj kalkitaj. La interno de la muro estas plenigita per sablo kaj tero aŭ restas malplena. La septoj en la domo estas faritaj el latisoj kaj ĝiaj ambaŭ flankoj estas tegitaj per argilo. La klapoj de la pordoj kaj fenestroj estas tirmoveblaj kaj havas saman grandecon. La pordo kaj fenestro ambaŭ povas servi kiel trairejoj. La vertikalaj kradoj de la fenestroj estas densaj dum la transversaj maldensaj. La pordoj kaj fenestroj estas altaj kaj nelarĝaj. Dank’ al tia aranĝo rilate formaton, malalta domo povas doni impreson de gracieco kaj alteco. La tegmento estas kvargropa. Kutime la nacianoj unue kovras la ĉevronojn per plektaĵoj el pajlo aŭ vergoj kaj ŝmiras ilin per argilo, poste surmetas tavolon da pajlo en dikeco de 30-50 cm., komplete tegas ĝin per pajla kradaro aŭ pajlaj matoj, por gardi la pajlan tavolon kontraŭ vento. En urbo oni tegmentas domon per peze grizaj tegoloj. La ekstremoj de la firsto kaj grop-eĝoj estas suprenlevitaj kaj modeste ornamitaj.

La korto de kore-nacianoj estas oblonga, kaj parto de la domoj estas L-formaj, instalitaj per klostreto. La ĉefa ĉambro servas por loĝado, kaj apude kuŝas bovstalo kaj tenejo. Inter ili sidas kuirejo. La ĉambroj en diversaj grandecoj laŭ bezono estas septitaj per tirmoveblaj pordoj. Ĉe la muro de la ĉambroj estas ŝrankoj kun tirmoveblaj klapoj por teni vestojn kaj litaĵojn. Tuj post la pordo estas terlito, kaj ĉe la eniro, ĉu mastro, ĉu gastoj, devas demeti la ŝuojn por ne malpurigi la plankojn de la ĉambro.

La nacianoj ne tre akcentas la direktiĝon de la domo, kies dispozicio estas fleksebla. Kutime la korto ne estas fermita, sed sendependa, la interno de la domo estas centro de aktivado, kaj ne estas helpaj ĉambroj ambaŭflanke de la domo. Domoj en urboj havas simplan ĉirkaŭmuron. En la kamparo oni ne konstruas ĉirkaŭmuron, sed tenas necesan interspacon disde la najbaro.