La
tradicia nupto de la china Kore-nacio konsistas el du partoj: la
novedza nupto kaj novedzina nupto. En la novedza nupto la novedzo
rajdas sur chevalo al la hejmo de la novedzino kaj tie okazigas
nupton. Tio estas novedza nupto, kiu konsistas el jenaj eroj:
Kulti
sovaghanseron: La novedzo iras al la novedzino kunportante koloran
lignan sovaghanseron. Li devas meti la lignan sovaghanseron sur
malgrandan tablon antau la pordo de la gastochambro en shia hejmo,
trifoje pusheti la anseron antauen kaj poste adorklinighi al ghi.
Sovaghanseroj estas fidelaj en amo kaj chiu paro vivas en granda
harmonio ghis morto. La kulto simbolas, ke la novgeedzoj ghuu eternan
amon kiel sovaghanseroj.
Reciproki
saluton: Post la kulto al ligna sovaghansero, la novgeedzoj adorklinighas
inter si por reciproki saluton kaj prezentas tason da vino unu al
la alia.
Eniri
en chambron: Post reciproko de saluto la novedzo iras en la chambron
de la novedzino kaj ili salutas unu la alian.
Bankedo:
La novedzo estas invitata al bankedo. La tablo estas plena de kukoj,
bombonoj, viandoj, fishoj kaj ovajhoj. Najbaraj junuloj akompanas
lin. Che la fino de la bankedo oni prezentas al la novedzo rizon
kaj supon kaj en la bovlon oni enmetas tri sensheligitajn kuiritajn
ovojn. La novedzo devas manghi 1-2 ovojn kaj restigi 1-2. Post la
bankedo la novedzino formanghas la restajn ovojn.
Kiam
la novedzino estas foriranta de siaj gepatroj, shi devas adiaui
ilin kaj aliajn de pli maljuna generacio. La novedzino venas al
la hejmo de la novedzo en palankeno. En la hejmo de la novedzo oni
aranghas novedzinan nupton kaj bankedon. Krome shi devas intervidighi
kun geonkloj de la novedzo. Antaue tia bankedo estis aranghita en
la korto de la hejmo de la novedzo, por ke chiuj vilaghanoj vidu
la ceremonion kaj esprimu gratulon. Nun bankedo estas aranghita
en chambro kaj la novedzino estas akompanata de kamaradinoj. La
novedzino sidas sur la genuoj kun la rektigita talio. La novedzina
bankedo estas pli luksa ol la novedza. Sur la tablo nepre devas
esti kuirita koko kun rektigita kolo kaj levita kapo, kaj en ghia
beko devas esti granda rugha kapsiko. Kiam la novedzina bankedo
estas pretigita, la parencoj de la novedzino estas invitataj al
ekzameno de la bankedo, por esprimi, ke la familio de la novedzo
bone traktos la novedzinon. En la nokto de la nupta tago la parencoj
kaj gejunuloj en la vilagho okazigas amuzan kunvenon por la novgeedzoj.
Ofte kantado kaj dancado dauras ghis profunda nokto.
En la sekvanta mateno la novedzino iras saluti la bogepatrojn
kaj proksimajn parencojn prezentante donacojn. La tradicia nupto
havas ankorau multajn aliajn erojn, sed nuntempe oni multe simpligis
la nupton. Novedzoj ne plu rajdas sur chevalo, kaj novedzinoj ne
pli uzas palankenon.
|