La
koreoj de Chinio komencis fari kotonan shtofon en la mezo de la
14-a jarcento. Antau tio la nacianoj faris vestojn chefe el lina
kaj silka shtofoj. Kaj la vestado de la nacio estis influita ne
nur de Han-nacio, sed ankau de la nacioj manchura, mongola kaj alilandaj.
La koreaj viroj portas larghan pantalonon, kio faciligas ilian sidighon
sur tero. La virinoj de tiu nacio portas kurtan jakon kaj longan
jupon. La chinaj koreoj shatas blankan koloron. De antikve ili abomenis
nudigi la kapon kaj multe atentis kapvestojn. Nun ili portas vestojn
kaj la tradiciajn kaj la modernajn. En la festaj tagoj ili kutime
portas la tradiciajn.
 Iliaj
popularaj manghajhoj estas pikloj, malvarmaj vermicheloj, bakajho,
misoo k.a.
Por fari piklojn ajlo kaj kapsiko estas necesaj. Misoo
estas nepre necesa por prepari supon. Granda parto de la nacianoj
loghas en montaro kaj tie abundas legomoj. Deantikve la nacianoj
lertis en rizkulturado. Ili shatas akran kaj acidan gustojn, sed
ne la oleozan. Ili shatas miksi fabojn au bataton en rizajhon. Ili
shatas manghajhojn el faruno. Mochio el rizfaruno
estas ilia tre shatata manghajho, kaj nur honoraj gastoj povas ghui
la frandajhon. La malvarmaj vermicheloj estas tre shatataj de la
koreaj nacianoj. Tiu manghajho ests bongusta, apetitveka kaj refreshiga.
Ili shatas ankau rizan kolbason. Krome la nacianoj shatas manghi
hundajhon.
Koncerne
la domkonstruadon, multe shanghighis la strukturo de instalado de
iliaj domoj. En 1883 la registaro de Qing-dinastio difinis la areon
kun 700 kilometroj en longo kaj 50 kilometroj en largho
norde de Tumen-rivero kiel kultivejon ekskluzive por koreaj enmigrintoj.
Fiksa loghado ebligis al ili konstrui kompare bonajn domojn kun
tegmentoj de diversaj formoj. Ili tegmentas siajn domojn per pajlo
au tegolo. En la domoj estas largha terlito kun fumtubo el ligno,
adobo au briko. Ekster la domoj estas muelejo, tenejo, brutostalo
k.a. En urboj ili vivas same kiel aliaj nacioj ghuante civilizitan
materian vivon. Post nelonge malaperos pajlaj domoj.
En Yanbian estas multaj vidindajhoj. La koreoj shatas
turismon. En festoj ili piknikas sur monto ludante muzikilojn. La
ekskurso ofte finighas per kantado kaj dancado.
La
Unua de Junio kaj la Maljunula Tago estas la plej gravaj festoj
de la nacio. En la infana tago preskau chiuj familioj vojaghas kunportante
infanojn por pasigi la feston en parkoj au kamparo. En la Maljunula
Tago ili aranghas sportan konkurson au aliajn aktivadojn. La Maljunula
Tago estas la 15-a tago de la 8-a monato lau la luna kalendaro,
dum en aliaj lokoj de Chinio oni prenas la 9-an tagon de la 9-an
monaton lau la luna kalendaro kiel Maljunulan Tagon. En tiu festo
oni shatas ekskursi en antauurbo kaj ghui piknikon.
|