Koreo estis la shtatnomo de dinastio de Li (1392-1910).
Poste ghi farighis nomo de la nacio. Ekde la 17-a jarcento Kore-nacianoj
migris en Chinion en malgranda nombro kaj parto el ili fiksighis
en ghia nordoriento.
La
nunaj Kore-nacianoj en Chinio loghas en la Yanbian-a Kore-nacia
Autonoma Subprovinco kaj la Changbai-a Kore-nacia Autonoma Gubernio
en Jilin-provinco, Mudanjiang-regiono de Heilongjiang-provinco,
urbo Jilin kaj Dandong-regiono de Liaoning-provinco. Kore-nacio
havas sian propran lingvon apartenantan al la altaja lingvofamilio,
kreitan sub la gvido de dinastio de Li en 1441.
Iun autunan tagon de 2002 ni veturis per jhipo al la
densa arbara regiono de Changbai-montaro por viziti Kore-naciajn
familiojn vivantajn multajn generaciojn en la loko apud Tumen-rivero.
Je la 6-a vespere ni eniris en la urbon Yanji. Ni miris de ghia
prospero. Apenau mallumighis, jam ekbrilis neonlampoj kun shildvortoj
en la korea lingvo.
En la sekvanta tago, lau propono de lokanoj, ni elektis
Xinguang-vilaghon en la antauurbo kiel pasloghejon.
En la vilagho preterfluata de torenta Yilan-rivero vivas
pli ol 30 Kore-naciaj familioj. Por eniri en la vilaghon ni devis
trapasi chenan ponton. Nemalproksime estis konstruata shtona arkoponto.
La konstruantoj estis laboranta en granda fervoro. Chirkau la 5-a
vespere ni eniris en la vilaghon kaj vidis bonordajn vicojn da domoj
kun tegola tegmento kaj kalkitaj muroj. Sub la tegmento pendis rughaj
piproj kaj orflavaj maizospikoj. Chirkau la domoj estis legom-parceloj
kaj floroj.
Ni eniris en hejmon de Kore-naciano, kie ni estis tranoktontaj.
La tegola domo sidas sur alta loko post la vilagho, ne malproksime
de la montpiedo kovrita de densa arbaro. La domo estis chirkauita
de muroj el rughaj brikoj. La pordo kun klapoj el feraj kradoj estis
sufiche largha por enlasi auton. La familio havas jenajn membrojn:
Avino Jin Zhenzi, 73-jara; mastro Xu Bingjie, 44-jara instruisto;
43-jara mastrino Jin Chunn¨¹, diplomito de supera mezlernejo;
18-jara filo, lernanto de la tria klaso de supera mezlernejo en
la urbo, dua filo, 15-jara lernanto de la tria klaso de malsupera
mezlernejo.
La
dommastrino malfermis aluminian pordon de la domo kaj bonvenigis
nin en Kore-nacia riverenco. Ni demetis la shuojn kaj surpashis
hejtatan plankon. La chambro estis tre pura, kaj che la enirejo
estis tri fornoj. Du grandaj potokovriloj estis brile purigitaj.
Che la muro estis fridujo, lavatoro, vitra shranko kaj blanka fajenca
lavkuvo. En apuda chambreto kun duonfermita pordo staris dekkelkaj
urnoj de peklitaj legomoj. La mastrino kondukis nin en la chambreton,
malfermis urnon kaj ni tuj flaris apetitvekan odoron karakterizantan
Kore-naciajn piklojn.
Ankau la planko de la vestiblo estis hejtata. Ene estis
granda televidilo. En la kontraua flanko estis longa kanapo kaj
longaj fenestroklapoj en aluminia kadro. Oni sentis kombinighon
de tradicio kaj moderneco. En la chambro de la dua filo estis komforta
matraco kaj shrankaro. Sur la muro pendis reklamaj folioj de steluloj
kaj stelulinoj de la Respubliko de Koreio.
La mastrino preparis vespermanghon kaj la forte kurba
avino sensheligis terpomojn kaj lavis melongenojn. La dua filo estis
alta kaj dika, en subchemizo, kalsono kaj shuoj kun marko Nike.
Li estis klinita super luksa biciklo. La mastro iris al la kampo
por reporti hejmen la rikoltitan maizon, kaj antau tio la mastrino
jam plenigis dekkelke da sakoj posttagmeze kaj atendis la edzon.
La kampo ne estis malproksima, ke oni povis facile distingi la laborantajn
figurojn en la kampo.
La preparado de vespermangho montris, ke ni estos varme
regalataj. Ni tre volis pli multe koni la gastronomion de Kore-nacio,
sed ni timis, ke ni ghenos ilin.
Revenis la mastro kondukante bovcharon. Kune bojis la
kvar hundoj. Mi miris, kaj la dua filo diris, ke la bovo estis prunteprenita
che najbaro por chefsezono, kaj la hundoj ne konis ghin. La patro
kaj la filo stakigis la nove rikoltitajn maizospikojn sur altan
lignan rakaron por sunumi ilin. Chiu familio havas en sia korto
la saman rakaron.
Kiam
la viroj finis sian laboron, vespermangho jam estis preta. Faldebla
ronda tablo estis starigita en la mezo de la chambro kaj chiuj sidis
kun fleksitaj genuoj kaj interkrucitaj kruroj. La mastrino surtabligis
pladojn plenplenajn de fisho, gulasho, peklita melongeno kaj diversgustaj
pikloj, kaj chiuj pladoj surhavis rughan pipron. Ankau brando estis
surtabligita. Oni diris, ke viroj de Kore-nacio povas multe drinki.
Ni petis la avinon kaj mastrinon manghi kune kun ni, sed ili firme
fordankis. Lau la tradicia kutimo de la nacio, mastrino ne povas
manghi kune kun gastoj, sed viroj, ech tiuj de juna generacio, povas
kunmanghi kun gastoj.
La mastrino malfermis elektran varmpoton kaj ni chiuj
etendis la nazon kaj flaris agrablan odoron de rizo. Antaulonge
ni audis, ke Kore-nacianoj estas gastamaj, kaj ni, fremdaj altrudighintoj,
sed fervore akceptataj, sentis profundan kortushon. La mastro diris
al ni, ke ni estu kiel hejme.
Post vespermangho ni interbabilis sidante en rondo
kiel samfamilianoj, tute simile al la scenoj en koreaj filmoj. La
mastro diris, ke lia familio kulturas 0.2 hektaron da rizkampo kaj
0.33 hektaron da montodekliva kampo, kiuj liveras sufichan grenon
kaj furaghon. Li kulturis sojfabon kaj maizon sur la montodekliva
kampo. Li sekigis 5 tunojn da fishoj kaj enspezis de tio 40 mil
juanojn pasintjare. Li estas salajrata chiumonate je 800 juanoj,
kompare alta enspezo de la loko. Sed li diris, ke tio estas suficha
nur por vivteni la unuan filon lernantan en la urbo. Krom la enspezo
de sekigitaj fishoj kaj agrikulturajhoj, la familio enspezas ankau
de komercado de la mastrino. Shi vizitis dufoje Rusion, kaj chiufoje
2-3 monatojn. La familio shparlokis monon kaj en 2001 malkonstruis
la kadukan pajlan domon kaj konstruis novan brikan domon el 7 chambroj.
Shajne ilia domo estas la plej bona en la vilagho. La mastrino faris
mastrumajhojn dum nia interbabilado. En la 9-a horo shi elprenis
4 novajn litajhojn kun belaj brodajhoj. Shi sternis la litajhojn
en du sunaj chambroj. La dua filo iris en sian chambron por fari
hejmtaskon. La lernolibroj estas en la korea, han-a kaj angla lingvoj.
Ni malfermis la pordojn de la chambroj kaj vidis serenan
chielon stelplenan. Ni eliris el la korto. Kvieto regis la vilaghon.
Lamplumo ellasighis el la fenestroj de la novaj domoj, sed ni ne
vidis homojn, nek audis sonon. La mastro diris al ni, ke nun en
la vilagho estas malmultaj familioj el tri generacioj, char multaj
loghas en urbo.
Antautagmeze
de la sekvanta tago, lau indiko de la mastrino, ni veturis al alia
vilagho Liangshui en Tumen por serchi malnovajn domojn de Kore-nacianoj.
Sed enirinte en la vilaghon, ni trovis, ke ni tute ne bezonis serchi,
char tie estas bloko kaj bloko da pajltegmentaj domoj en diversaj
formoj, kaj chiuj estas okupataj kaj puraj. La vilaghanoj novigas
la tegmenton en chiu dua jaro kaj en chiu autuno kalkas la eksteran
flankon de la muroj. Ankau la pordoj kaj fenestroj estas de tempo
al tempo relakitaj en la blua au verda koloro.
Kadro de la vilagho montris al ni malnovan domon kun
nigra tegolita tegmento kaj suprenlevita tegmentrando. La mastro
de la domo diris, ke la domo aghas jam 130 jarojn. En la vilagho
estas 4 tiaj domoj. Ni pririgardis la domojn kaj rimarkis, ke en
tiuj domoj vivas nur maljunuloj.
Ni promenis en la vilagho chirkau 2 horojn kaj vidis
preskau neniun junulon. Same kiel en Xinguang-vilagho, ankau en
tiu vilagho ni ne vidis junan virinon, en la vilagho estas pluraj
frauloj de pli ol 35 jaroj. Mi klare memoras la diron de s-ro Xu,
ke dum multaj jaroj ne estis nupto kaj naskigho. Fine ni vidis junan
virinon ekster krada pordo de iu domo. Iu virino gaje amuzis dikan
bebon sur sia dorso. Shi estas la unika novedzino en la lastaj kelke
da jaroj, kiu venis el alia vilagho.
|