 La
chinaj koreoj sin vestas same kiel la hanoj en ordinaraj tagoj kaj
iliaj tradiciaj naciaj vestoj estas portataj ghenerale en festotagoj.
Ili preferas blankajn vestojn. La koreinoj preferas mallongan veston
kun oblikva kolumo kaj longan jupon. Iliaj vestoj sen butonoj estas
ligataj per rubandoj. Tiaj vestoj shirmas nur ghis la brusto. La
longaj jupoj kun delikataj plisoj che la zono estas lozaj kaj legheraj.
Tiaj vestoj ghenerale estas faritaj el silkajhoj flava, blanka kaj
palrugha.
La koreaj viroj portas helkolorajn vestojn kun oblikvaj
baskoj kaj larghaj manikoj kaj lozajn pantalonojn. Eksterdome ili
portas robon zonatan dekstre. La geknaboj portas veston kun manikoj
el buntaj toloj, kvazau bela chielarko shvebanta. La koreaj shuoj
estas diversaj: getaoj, sandaloj, longformaj kaj shipformaj shuoj
el kauchuko k.a.
|