Adiaǔo al malriĉeco

de LIU SIGONG

Kiel branĉo de Lahu-nacio, kucong-oj loĝas ĉefe en Zhenyuan-a Aǔtonoma Gubernio de Ji-, Hani- kaj Lahu-nacioj sub la urbo Pu'er en Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio. La 15 mil kucong-oj, el kiuj multaj estas analfabetoj, vivtenis sin per primitiva terkultivado kaj poste eniris de la primitiva socio rekte en la socialisman. Ĝis la jaro 2005 troviĝis tie ankoraǔ 13 mil malriĉuloj kun jara pokapa grena produktokvanto je 170 kilogramoj kaj averaĝa jara enspezo je 187 juanoj.

Komenciĝis de 2006 kvinjara malriĉec-elimina plano en Yunnan-provinco. Oni asignis 118 milionojn da juanoj por konstrui naǔ plansetlejojn por kucong-oj. Antaǔ la Printempa Festo de 2007 du mil kucong-oj de 410 familioj forlasis la montaran regionon kaj transloĝiĝis en ebenaĵa loko. Samtempe kun tio 54 montaraj vilaĝoj de kucong-oj ekpraktikis projektojn pri infrastruktura konstruado, kulturado de indusrtriaj entreprenoj, edukado kaj higieno. Ĝis la fino de 2009 ĉiuj kucong-oj enloĝiĝos en novaj domoj kun ampleksaj instalaĵoj.

En aprilo de 2008 mi faris intervjuon en Dapingzhang-vilaĝo de Zhenyuan-gubernio. 35-jara kucongo Tian Ronggui diris al mi en sia nova loĝejo vasta kaj komforta, ke la du-etaĝa domo el brikoj distribuita al li kovras 280 kvadrajn metrojn. La loka registaro donis al lia familio kaj aliaj 50 familioj televidilon, litojn, kovrilojn, tablojn, seĝojn kaj aliajn vivnecesaĵojn. La kucong-oj loĝantaj en novaj domoj adiaǔas longdaǔran malriĉecon.

Nova vilaĝo
Cementa vojo antaǔ du-etaĝaj domoj
Korto de Tian Ronggui
Tian Ronggui kaj liaj familianoj
Kuirado per metano
Uzado de kran-akvo
Greno-sunumado
Rizo-senŝeligo per maŝino
Legomo-kulturado antaǔ la korto
Pork-bredado
Junaj kucong-oj
Gaja infaneco