Vestoj de lahu-oj

La vestoj de lahu-aj virinoj estas duspecaj: Unu estas robo butonumata dekstre kun du baskoj ambauflanke ghis la piedoj. La baskoj kaj manikoj estas rughe au blanke borderitaj. Sur la kolumo kaj baskoj brilas dekoj da arghentaj konveksajhoj au arghentaj pendajhoj. Iuj el ili portas tubforman jupon, dum aliaj nigran pantalonon. La alia speco estas senkoluma redingoto kun grandaj baskoj kaj malgrandaj manikoj. Interne de la redingoto ili portas blankan chemizon, kiu tamen trovighas ekstere de la tubforma jupo. Chiuj virinoj portas nigran turbanon el tolo 4 m longan kun bela kvasto ambauflanke. Estas ankau virinoj, kiuj portas turbanon el largha tuko kaj longan pantalonon. Vintre ili plejparte estas krurvinditaj.

La viroj portas senkoluman jakon meze butonumatan kaj la junuloj nigran chemizon kun blanka subshtofo. En iliaj okuloj tiaj vestoj estas tre belaj. Chu junaj chu maljunaj viroj, chiuj portas lozan pantalonon.

La viroj ghenerale estas kaporazitaj, kaj en la pasinteco ankau la virinoj estis kaporazitaj, tamen kun fasko da haroj, per kiuj ili distingighis de la viroj. Nun la junulinoj plejparte havas longan hararon au harplektajhojn, sed en la kamparo post edzinigho ili denove razas siajn harojn, kio markas ilian edzinecon. La virinoj ghenerale portas paron da grandaj arghentaj orelringoj, arghentan kolringon kaj braceleton.

La viroj portas chapon el 6 au 8 pecoj da triangulaj nigraj tukoj kun blua pasamanto malsupre kaj kvasto 15 cm longa supre. En festotagoj la viroj kaj virinoj portas surdorse oblongan nigran sakon.