Li-nacio kun pli ol 1.2
milionoj da membroj loĝas ĉefe en Hainan-provinco en suda Ĉinio.
Li-oj
konstruis siajn domojn en formo de renversita boato sur alta teraso
aŭ modera deklivo en rivervalo. Mito rakontas: Antikvece estis imperiestro.
Lia filino enamiĝis al juna balaisto en la palaco. La imperiestro
estis kolerega. Malgraŭ plurfoja malhelpado, li ne sukcesis disigi
ilin, do li ordonis forpeli ilin el la palaco. Laŭ la ordono de
la imperiestro, oni portis ilin en boaton sen rudro kaj remilo,
sed kun hakilo kaj kilogramo da grensemo, kaj lasis la boaton flosi
laŭvente al vasta maro. Post longa flosado la boato fine grundis
sur plaĝo de dezerta insulo. La princino kaj ŝia amato vidis, ke
sur la dezerta insulo kreskas multaj arboj plenaj de fruktoj kaj
aroj da simioj viglis en arbaro. Je tio iliaj ĉagreno kaj timo tuj
malaperis. Ili vivtenis sin per leporo kaj birdaj ovoj kaj fiksloĝis
sur la insulo. Ili havis infanojn kaj vivis gajan vivon.
Ili estis prapatroj de li-oj. Ĉar ili venis per boato
kaj por memori ilin, li-oj ĉiam loĝas en domo en formo de renversita
boato konstruita el branĉoj kaj pajlo kaj neniam ŝanĝis ĝian strukturon.
La tradicia domo en formo de renversita boato altas
je 3-4 m, larĝas je ĉ. 4 m. La tegmento estas farita el pajlo kaj
bambuaj tranĉaĵoj plektitaj en blokojn, ĉiu longa je 120 cm, larĝa
je 60 cm kaj dika je ĉ. 20 cm. La muroj estas faritaj el bambuaj
plektaĵoj tegitaj per argilo, aŭ bambuaj branĉoj aŭ kokosarbaj trunkoj.
Li-aj domoj konsistas el senŝirma vestiblo kaj ĉambro,
malantaŭ la ĉambro aŭ apud la vestiblo estas dometo por objektoj.
La
ĉambro simple meblita servas al la tuta familio kiel dormoĉambro
kaj kuirejo. La litoj plejparte estas el bambuo kaj ligno. La forno
estas masonita el ŝtonoj, kontraŭ la lito. Ĉirkaŭ la dormoĉambro
estas bambuaj aŭ ŝnuraj bretaroj por tenado de manĝaĵoj, greno,
semo kaj aliaj objektoj.
La domoj de li-oj ofte ne havas fenestrojn. Pro tio
en la ĉambro estas malhele, kaj krome en Hainan estas varme, li-oj
faras mastrumadon, ekz., pisti rizgrajnojn, fari teksadon kaj plektadon
de bambuaj aŭ lienaj ujoj, akcepti gastojn en vestiblo. Ĉar la vestiblo
estas vasta, sub ĝia trabo pendas lulilo kaj balancilo por infanoj.
La domoj de li-oj estas simplaj, kaj la konstruado
de la domo estas facila. Se la materialoj estas pretaj, unu tago
sufiĉas, kiam la tuta vilaĝo helpas. Sed la domo servas nelonge,
li-oj devas renovigi ĝian tegmenton post ĉ. 3 jaroj kaj ĝiajn trabojn
kaj fostojn post ĉ. 8 jaroj.
|