../images/002.gif

Lisu-nacianoj ĉe la granda kanjono de Nujiang-rivero

de QUN YING

La granda kanjono de Nujiang-rivero troviĝas en la okcidenta parto de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio. Tie vivas nacimalplimultoj, el kiuj la plej parto estas lisu-nacianoj. De miloj da jaroj ili, de generacio al generacio, sin vivtenas de la rivero kaj terkulturado. Pro barado de grandaj montaro kaj rivero, la tieaj ekologiaj kondiĉoj, loĝmedio kaj popolaj moroj restas primitivaj eĉ hodiaŭ, tial oni nomas ĝin “mistera granda kanjono en oriento”.

Dum pli ol 2 mil jaroj post la formiĝo de la tribo la lisu-oj neniam ĉesis migradi. Nun la totala nombro de lisu-oj atingis 600 mil, kies plejparto vivas ĉefe en montregiono kaj duonmontregiono en la Lisu-nacia Aǔtonoma Subprovinco kaj aliaj lokoj de Yunnan.

Lisu-aj vilaĝoj sidas ĝenerale sur sunflankaj montdeklivoj ambaǔborde de Nujiang-rivero. La tieaj grandaj vilaĝoj havas ĉ. 100 familiojn kaj plej malgrandaj 10-20. La tradiciaj loĝdomoj de lisu-oj estas faritaj el ligno aǔ herbo kaj bambuo. Iliaj produkto-instrumentoj kaj ĉiutagaj iloj portas apartajn naciajn trajtojn. Lisu-a vilaĝo konsistas ĉefe el samklananoj aŭ samtribanoj de sama sango. La familianoj de 3 generacioj kutime ne vivas kune, escepte de la plej juna filo, kiu havas respondecon zorgi la vivon de la gepatroj en iliaj restantaj jaroj. En la familio viroj respondecas pri terkulturado kaj komercado, dum virinoj kaj geknaboj pri aliaj laboroj.

Glitkablo, pendponto, poŝtvojo estas ankoraŭ vaste uzataj de lisu-oj kiel ĉefaj trafikaj rimedoj. Tio ne nur montras la tiean median trajton, sed ankaŭ notas historion kaj nunan vivstaton de la lokanoj. Por lisu-oj la glitkablo servas ne nur kiel grava trafikilo, sed ankaŭ kiel normoj por juĝi kuraĝecon. Tie mi propraokule vidis lokanojn trapasi la riveron pere de glitkablo, inter ili estis maljunuloj, geknaboj, homoj portantaj pezaĵon kaj kabloglitantaj duope. Tion ili faras kvazaŭ piediri surtere. Sur Nujiang-rivero 300 km. longa vidiĝas nenia ŝipo, super ĝi pendas glitkabloj el ŝtaldrato kaj pendpontoj larĝaj kaj mallarĝaj. Cirkulas de longe inter lisu-nacianoj jena popoldiro “Ne estu lisu-viroj, se li ne scipovas uzi glitkablon”.

Tie vaste diskoniĝas legendo pri glitŝnuro. Antaǔ tre tre longe migrantaj lisu-oj sinsekve ekloĝis ambaŭborde de Nujiang-rivero, sed ili malofte kontaktiĝis pro baro de la rivero. Gejunuloj devige esprimis sian amon per antifono trans la rivero. Paro da geamantoj vivantaj ambaŭborde de la rivero kun torenta akvo malfacilege intervidiĝis, tial ili serĉadis metodojn por transpasi la riveron. Iuvespere aperis super la rivero ĉielarko, kio multe inspiris ilin. La junulo hakfaligis bambuojn sur monto, plektis per ili dikan, longan kaj fortikan ŝnuron, kaj firme ligis ĝian unu ekstremon al granda arbo. Poste li sukcese trovis longan linan ŝnuron, ligis ĝian unu ekstremon al la bambua kaj la alian ekstremon al sago, kaj plenforte pafis la sagon al la kontraŭa bordo. La fraŭlino levis la sagon, tiris la linan ŝnuron al la bordo kaj fiksis ĝin kun la bambua ŝnuro al roko. Tio estis la unua glitkablo super Nujiang-rivero. Poste pli kaj pli multaj homoj ekuzis ĝin por transpasi la riveron kaj oftiĝis kontaktiĝo de lisu-oj kaj nu-oj loĝantaj ambaŭborde. Antikve, kiam karavanoj vojaĝis laŭ la Sudokcidenta Silka Vojo multaj komercistoj kaj varoj estis transportitaj trans Nujiang-rivero pere de glitkablo. Hodiaŭ tiu tradicia ekscita trafikilo parte montras primitivan staton de la tiea ekologia medio kaj harmonian kunestadon de tieaj loĝantoj kun la naturo.