Loĝdomo de Lisu-nacio

Lisu-nacio kun pli ol 630 mil membroj plejparte vivas en la Nujiang-a Lisu-nacia Aŭtonoma Subprovinco de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio, kaj la aliaj en Tengchong-gubernio kaj regionoj najbare al Sichuan-provinco.

La nacio kun sia propra lingvo havas novan skriban lingvon en bazo de latinaj literoj ekde 1957 post reformado al la malnova nekompleta en strukturo.

La loĝdomo de lisu-oj havas du formojn: palafita kaj trunka. La palafita estas konstruita sur sunflanka montodeklivo. Oni unue starigas dekojn da dikaj lignofostoj en kvar flankoj sur tero kaj interligas ilin per dikaj kaj mallongaj ŝtipoj, poste metas transverse sur ili lignojn kaj lignajn tabulojn kiel planko, 2-3 metrojn super la tero. La domo havas murojn el bambuo kaj tegmenton el pajlo aŭ lignaj tabuloj. La ŝtuparo de la palafita domo estas sola dika trunko kun elĉizitaj ŝtupoj.

La domo estas septita en 2 ĉambrojn. La antaŭa servas kiel gastoĉambro. En la centro de la ĉambro staras fajrujo, super kiu sidas fera tripiedo por kuiri. La alia ĉambro funkcias kiel dormoĉambro de la familianoj, neenirebla por fremduloj. La interna estas por gepatroj kaj la ekstera por infanoj. Iuj lisu-oj konstruas plektobarilan kabanon en galerio por infanoj.

La trunka domo estas konstruita ĉefe el trunkoj. Oni kunigas 20-30 pinajn trunkojn unu super alia, ĉiu kun diametro de 20 centimetroj, kiuj firme interligiĝas per tenonoj kaj mortezoj. La domo estas tegmentita per lignaj tabuloj. La supra etaĝo de la domo estas por loĝi kaj konservi grenon kaj aliajn objektojn, kaj la malsupra por brutaro.

La domo estas oblonga. En la centro de la ĉambro estas fajrujo. Escepte de la muro kun pordo, ĉe la aliaj tri muroj oni fiksas subtenilojn por meti tabulojn, sur kiuj oni dormas.

Se la familio havas relative multajn membrojn oni dividas la ĉambron en du ĉambretojn.