Novjara Festo

La kalendaro de Lisu-nacio havas dek monatojn inkluzive la floradan, birdokantan, rikoltan kaj novjaran. La nombroj de tagoj de la monatoj estas malsamaj, kaj la Novjara Festo ne havas fiksan daton. Daton de la Novjara Festo decidas patriarkoj de la vilaghoj post observado de la naturaj fenomenoj. Sed la lasta tago de la jaro nepre devas esti nokto sen luno.

La Novjara Festo de la nacio dauras 7-9 tagojn. La nacianoj intervizitas, reciprokas donacojn, kolektighas por drinkado, kantas kaj dancas. La gaja bruo dauras de mateno ghis vespero. Lisu-nacianoj shatas diri: "Salon oni ne povas ne manghi, kanton ne povas ne kanti." Ilia vivo estas strikte ligita kun kantado. Ili interkonatighas kaj kolombumas per kantado. Ili kantas en bonvenigo kaj adiauo al gastoj kaj en edukado al la infanoj. Ili kantas ech en pacigo de konfliktantoj. Kanto farighis dua lingvo de la nacio. Parto de la tekstoj de kantoj estas heredataj kaj pli multaj tekstoj estas improvizataj.

En la Novjara Festo chiu familio faras rizbulojn el glueca rizo. La rizbuloj estas uzataj ne nur kiel donaco au regalajho por gastoj, sed ankau kiel celo de konkurso de arbalestopafado.

Arbalestopafado estas tradicia ludo de Lisu-nacio. En festotagoj viroj junaj kaj maljunaj partoprenas en konkurso de pafado. Sur placo che la vilagho oni starigas foston kaj pendigas sur ghi rizbulon volvitan en bashoa folio. Oni pafas al ghi ekster 50 metroj. Chiuj shatas tiun ludon, ech dekkelkjara knabo. La pafantoj ne reprenas la elpafitajn sagojn, kaj kiu trafas plej multe, tiu akiros la rizbulon. La gajninto donacas sian trofeon al la amatino. La knabino ne manghas ghin, sed invitas la junulon al sia hejmo post kelkaj tagoj kaj bakas la rizbulon sur fajro por regali la junulon en signo de amo.

La plej interesa kaj gaja amuzajho estas "enterigo". Ambauborde de Nujiang-rivero sternighas strandoj el fajna blanka sablo kaj en la Novjara Festo gejunuloj sin amuzas sur strandoj. Antaue estis tia ludo: Fraulinoj prijughas la junulojn kantantajn kaj dancantajn sur strandoj kaj elektas unu el ili por ataki. La fraulinoj faligas lin kaj tiras lin en antautempe fositan kavon, kaj unu el la fraulinoj kovras liajn okulojn kaj la aliaj prishutas lin per sablo. Ili shajnigas ploradon pro la enterigito. La sagha junulo povas distingi lau la plorado, kiu estas lia amatino.

Lisu-nacio estas denaske gaja. Ili shatas diri: "Plorante ni venis en la mondon kaj ridante forlasos ghin."