 La
chinoj shatas montri sian firman volon venki grandajn malfacilojn
kaj dangherojn per la vorto "spite glavan monton kaj fajran
maron".
Nun oni scias, ke grimpi glavan monton kaj naghi en
fajra maro tute ne estas absurdajho por fortaj lisu-aj viroj, vivantaj
che la piedo de Gaoligong-monto en la gubernioj Tengchong kaj Longling,
Yunnan-provinco.
La Glava Festo estas manifestado de la eksterordinara
kapablo de la bravaj lisu-aj viroj.
 La
festo originis el iu tragedia legendo: Antau tre tre longe la prapatroj
de la han-oj kaj lisu-oj estis intimaj fratoj. Post ilia plenkresko
ili devis vivi aparte. La pliaghaj fratoj han-oj okupis terpecon
chirkauigitan per shtonoj, dum la malpliaghaj fratoj lisu-oj okupis
la terpecon chirkauigitan per pajlaj shnuroj. Ekster ilia atendo
subita incendio forbruligis la pajlajn shnurojn, kaj la lisu-oj
perdis sian terpecon, dum la shtonoj, per kiuj la han-oj chirkauigis
sian terpecon, firme staris en la antaua loko. La lisu-oj do devis
nur vagabondi kaj fine ili venis en la primitivan arbaron sur Gaoligong-monto
kaj tie vivtenis sin per chasado. Sed malicaj homoj ne volis, ke
la lisu-oj vivu pace. Ili bruligis la vilaghon de lisu-oj kaj forrabis
de ili la havajhojn. La pliaghaj fratoj han-oj sendis generalon
Wang Ji helpi ilin en la batalo kontrau la malamikoj. Por ke la
lisu-oj ne ofendighu de aliaj, la generalo starigis barajhon che
la pasejo kaj instruis al junaj lisu-oj batalarton por defendi ilian
hejmlokon kaj krom tio la generalo distribuis al ili monon kaj grenon.
Sed tute ekster ilia atendo koruptighinta oficisto de la kortego
kalumniis, ke la generalo intencas ribeli, kaj instigis al la suvereno
retiri lin, kaj post tio ili venenis lin che la bonveniga bankedo.
Informighinte pri la malfelicho, la lokaj lisu-oj sentis grandan
malghojon kaj ekbolis de indigno. Ili bruligis tendarfajron kaj
faris altan monton el arbotrunkoj kaj akraj glavoj. Ili jhuris al
la chielo, ke ili shanghos la malghojon en strebadon por defendi
la hejmlokon. De tiam chiujare ili solenis la 8-an de la dua monato
lau la china luna kalendaro, datrevenon de la viktimigho de generalo
Wang, kio iom post iom farighis tradicia festo de la lisu-oj.
Chiujare che vesperigho de la 7-a tago de la dua monato
sur difinita loko ekbrulas tendarfajro kaj la lisu-oj junaj kaj
maljunaj senghene dancas kaj kantas. Kiam la fajro farighas arda
maso, bravaj lisu-aj viroj aperas en rughaj kaptuko kaj vestoj tenante
rughan flagon en la mano kaj tretas kun nudaj piedoj sur karbo brulanta.
En la fajrejo ili krias kaj saltas, vishas sian vizaghon per karbobuloj,
de kio la apudestantoj kriegas de surprizo. Tio ja estas tiel nomata
banigho en fajro au trudigho en fajran maron. Oni diras, ke tio
estas preludo de grimpado sur glava monto. La lokanoj diras, ke
tio estas utila ne nur por forigo de chiaj perversajhoj sed ankau
por korpa ekzercado, iom simila al korpo-varmigo de eminentaj sportistoj
antau gravaj sportaj konkursoj.
 En
la sekvanta tago, t.e. la 8-a de la dua monato lau la china luna
kalendaro, venas la ekscitaj horoj.
Meze de la kampo aperas framo el du arbotrunkoj, al
kiuj firme ligighas 36 au 72 shtalaj glavoj, kiuj magnete altiras
al si la okulojn de chiuj cheestantoj. La glavoj estas akraj kun
klingo supre.
Por ke la akraj glavoj ne vundu la nudajn piedojn, patriarko
de la vilagho vershas sur iliajn piedojn iom da "sorcha likvajho".
Post tio la bravuloj trinkas alkoholajhon. Ili alte levas la kapon
kaj komencas la imponan grimpadon. Firme kaptante akran klingon
de la glavoj per la manoj, ili pasho post pasho grimpas supren,
kun la piedoj sur la glavoj, ghis la supro de la framo. Subite iu
renversas sin kun la kapo starigita sur la kulmino. Fine li prenas
la kvinkolorajn flagojn, simbolon de la venko, kaj jhetas ilin sur
la orientan, okcidentan, sudan, nordan kaj mezan lokojn de la tero.
Tiam ektondras varma hurao.
|