En
Ĉinio vino havas longan historion. Per vino, oni povas interkomuniki
amikecon kaj interŝanĝi sentojn. En malsamaj lokoj diversaj nacioj
havas sian propran moron pri vintrinkado, kio formas ĉinan vinan
kulturon.
Lisu-oj, kiuj vivas en Tengchong kaj Baoshan de Yunnan-provinco
en sudokcidenda Ĉinio, havas kutimon regali gastojn per "tri
glasoj da vino" kies trink-manieroj estas malsamaj.
La unua glaso da vino estas por interkonatiĝo. Mastro
kaj gasto tenas la glason per la dekstra mano, interkrucigas la
brakojn unu al la alia je kubuto kaj trinkas la vinon ĝis la fundo.
Se estas multaj homoj, ili tenas la glason per la dekstra mano,
krucigas ĝin kun la maldekstra mano de alia kaj trinkas en rondo
samtempe ĝisfunde.
La duan glason da vino oni trinkas por profundigi amikecon
inter si. Mastro kaj gasto vid-al-vide tintigas la glasojn flanken
klinas ilin kaj trinkas malrapide ĝis kiam la fundoj de la glasoj
intertuŝiĝas unu al la alia.
La trian glason da vino oni trinkas por esprimi eternan
amikecon. Mastro kaj gasto ĉirkaŭbrakumas unu la alian per unu brako
kaj kune tenas la glason per la alia mano, kaj vizaĝ-al-vizaĝe ĝis
funde trinkas la vinon.
La aparta trinkmaniero de Lisu-oj montras iliajn gastamecon
kaj malkaŝecon.
|