Lisu-nacianoj
kaj alinacianoj tre shatas viziti foiron por vendi siajn metiartajhojn
kaj acheti iajn necesajhojn, au renkontighi kun parencoj kaj amikoj
por kune drinki.
La
stratoj estas malplenaj, kiam ne okazas foiro. Sed en foiraj tagoj
la butikoj frue malfermighas kaj oni metas antau la pordo longan
tablon kaj plenkovras ghin per diversaj varoj.
Foiro
por montanoj estas festo. Antauvespere ili faras sian planon de
vendado kaj achetado. Ili foriras en antaudifinita horo post kalkulo
lau la distanco inter la hejmo kaj foirejo. Ili pretigas por si
ankau dorskorbon en grandeco konforma al ilia forto. En la montaro
la trafiko estas malfacila, kaj oni transportas varojn chefe per
si mem kaj tirbestoj.
Vendantoj
de viando unue buchas brutojn hejme au frue pelas la brutojn al
la foiro kaj buchas ilin en senhoma loko. Vendantoj de kokoj kaj
porkidoj vendas ilin en plataj korboj. Sur la stratoj oni povas
vidi bonorde vicigitajn korbojn kun kokoj kaj porkidoj. Achetantoj
ne bezonas pagi por la korboj.
Virinoj
de Lisu-nacio venas al foiro en belaj vestoj. Ili shatas diverskolorajn
vitrajn bidojn, blankajn konkopecojn kaj garnajhojn por ornami la
bruston de la vesto. La nombro de konkopecoj markas richecon de
la portantoj. Iuj virinoj shatas ornami sian chapon per bidoj kaj
malgrandaj konkopecoj. En foiro oni vendas chefe metiartajhojn inkluzive
de malgranda bambua bushmuzikilo kaj granda arbalesto.
Virinoj de Lisu-nacio portas infanon en longa bambua
korbo surdorse. Ili portas sian infanon en la korbo kaj en foirovizitado
kaj en kamplaboro, kaj kiam ili volas mamnutri la infanon, ili movas
la korbon antau la bruston.
|