Loba-nacio kun ĉ. 3 mil membroj vivas en Chayu kaj
Luoyu en sudorienta Tibeto de Ĉinio. La nacio havas sian propran
lingvon, sed ne skriban lingvon. Ĝia lingvo apartenas al la tibeta-birma
lingvofamilio de han-tibeta lingvosistemo. La dialektoj de diversaj
lokoj havas grandan diferencon. Malmultaj loba-oj povas paroli kaj
skribi en la tibeta lingvo.
La prapatroj de loba-oj iam loĝis en kavernoj kaj sur
arboj. Post tre longa tempo loba-oj konstruis diversajn domojn kaj
nun ili loĝas ĉefe en domoj el bambuo. En Luoyu kreskas diversaj
bambuoj kaj la dikaj havas diametron de 30 centimetroj. Ili estas
bonaj materialoj por konstrui domojn.
Loba-oj ŝatas loĝi sur sunflanka montodeklivo aŭ sur
monteto. La vilaĝoj de Loba-nacio estas apartigitaj laŭ familia
nomo aŭ klano kun sanga rilato. La domo de loba-oj kun larĝeco de
6 metroj kaj longeco de 9 metroj estas oblonga. Kun alteco de 1.5
metroj kaj dikeco de 0.5 metro la murbazo de la domo estas masonita
el ŝtonoj. Sur la bazo oni metas larĝajn kaj dikajn lignojn, kiuj
firme interligiĝas per tenonoj kaj mortezoj. Poste oni starigas
lignofostojn kun alteco de 2.5 metroj sur la lignoj en interspaco
de 2 metroj. Inter du lignofostoj estas dutavolaj bambuaj tabuloj
kaj sur la lignofostoj estas transversaj traboj por fiksi la ĉarpentaĵojn.
La domo estas tegmentita per dutavolaj bambuaj tabuloj. Escepte
de transversaj traboj, pordoj kaj fenestroj la domo estas konstruita
ĉefe el bambuo.
La
domo estas septita en 3 ĉambrojn. La centra estas ĉefa ĉambro. Kontraŭ
la pordo estas fenestro por trablovo. Ĉe muro de la ĉambro estas
fajrujo kaj forno, ĉe kies maldekstro troviĝas lagenarioj por fari
vinon. Sur muroj ĉirkaŭ la forno pendas kornoj kaj ostoj de bestoj.
Ĉe la pordo pendas pafarkoj kaj sagoj, kiujn oni ne povas tuŝi.
Sur la planko post la pordo troviĝas truo por ellaso de rubo kaj
urino de infanoj.
La dekstra ĉambro estas por konservado de manĝaĵoj
kaj loĝado de gastoj. Ĝi ankaŭ estas loko por intervidiĝo de junaj
geamantoj. La maldekstra ĉambro funkcias kiel dormoĉambro de mastroj.
Ekster la ĉefa ĉambro estas teraso el bambuo kun ĉ.
20 kvadrataj metroj. Tie oni sin ripozigas kaj refreŝigas, sunumas
grenon kaj vestojn.
Loba-oj havas palafitan grenejon antaŭ aŭ post sia
domo. Kun homa alteco super la tero, ĝi servas por konservi grenon
kaj valoraĵojn. Loba-oj ne ŝlosas la grenejon, ĉar neniam okazas
perdiĝo de objektoj. Pro tio oni nomas la nacion nacio sen seruro.
Antaŭ pli ol dek jaroj multaj loba-oj konstruis brikajn
domojn el armaturo, cemento, vitro kaj aliaj modernaj materialoj.
Antaŭe loba-oj kuiris kaj varmigis la domon per fajrujo, kaj nun
per kuirforno kun fumtubo. Kelkaj loba-oj uzas ankaŭ likvigitan
gason. Ili havas pli multajn meblojn, kaj ankaŭ radioaparaton, magnetofonon,
televidilon, diskoaparaton kaj aliajn elektrajn aparatojn. En ĉambroj,
anstataŭ kornoj kaj ostoj de bestoj, pendas sur muroj portretoj
de ŝtatestroj kaj gesteluloj, aŭ bildoj kun epokaj gustoj.
|