Se
oni investas aŭ konsumas en Pekino, Ŝanhajo, Kantono kaj aliaj marbordaj
regionoj de Ĉinio milionon da juanoj (ĉ. 8 juanoj = 1 usona dolaro),
la sumo ne estas tre granda. En Ĉinio homoj posedantaj familian
havaĵon je miliono da juanoj ne estas malmultaj. Sed la sumo absolute
ne estas malgranda por loba-o vivanta en profunda montvalo de la
Tibeta Aŭtonoma Regiono de Ĉinio. Loba-nacio kun 3 mil membroj loĝas
en profunda montaro de la gubernio Milin en Tibeto, kaj sen skriba
lingvo ili notas aferojn ankoraŭ per gravurado sur ligno kaj nodado
de ŝnuro. Inter ili maljunulo Dadeng estas fame konata riĉulo kun
la familia havaĵo je miliono da juanoj.
Antaŭ nelonge mi vizitis tiun maljunulon. En sia loĝejo
tibetstila li regalis min per bongusta buterteo kaj rakontis al
mi sian sperton pri riĉiĝo.
En la komenco de 1980-aj jaroj, kiam Ĉinio ekpraktikis
la politikon de reformado kaj pordmalfermado, Dadeng kiel vilaĝestro
gvidis vilaĝanojn prilabori tegolplatojn el ligno kaj bambuajn plektaĵojn,
utiligante lokajn materialojn. Poste ili vendis la produktaĵojn
en proksimaj lokoj kaj dividis inter si la gajnitan monon. Per ŝparmono
Dadeng aĉetis bovojn, prilaboris kaj vendis buteron kaj laktrekrementon.
Gajninte monon, li aĉetis pliajn bovojn, kaj tiele li establis paŝtejon
kun 8 bovoj en 1985.
Sekve de plimultiĝo de bovoj kaj mono, la maljunulo
plilarĝigis sian vidkampon. En 1986 li, la unua en la vilaĝo, aĉetis
kamionon por transporti lignon kaj brutajn produktaĵojn. En 1998,
li jam havis kelkajn kamionojn kaj 100 bovojn, kaj fariĝis riĉulo
kun miliono da juanoj en la loko.
Tamen la maljunulo ne estis kontenta pri tio. Li kunordigis
la ekonomian strukturon de sia familio laŭ la ŝtata politiko. Okaze
de edziĝo de siaj du filoj li dividis la familian havaĵon. Li donacis
al la du filoj ĉiu po unu kamionon, unu buldozon kaj unu loĝdomon,
por ke ili iru sur la vojon de diversaj ekonomiaj entreprenadoj.
Nun lia pliaĝa filo estas vilaĝestro. En 2005 li la
unua ekbredis tibetajn porkojn kaj loba-ajn indiĝenajn kokojn, kaj
samjare gajnis 7000 juanojn el vendado de porkoj kaj 8000 juanojn
el tiu de kokovoj. Lia plijuna filo okupiĝas pri transportado per
kamiono. La maljunulo konfidis al sia dua filino prizorgon de lia
paŝtejo kun pli ol 100 bovoj.
Nun la maljunulo ne volas senfare resti hejme por ĝui
la riĉan vivon. En 2004 li laŭkontrakte prenis el najbara farmejo
13 hektarojn de dezerta tero kaj plantis sur ĝi arbojn kaj herbojn.
Li diris al mi, ke li planas bredi anasojn kaj bovojn en proksima
loko de la vilaĝo kaj plibonigi la specojn de flavaj bovoj.
Kiam oni demandis pri lia sperto pri riĉiĝo, li diris:
"Sen bona politiko de la registaro, certe ne estus mia hodiaŭa
feliĉa vivo."
|