 La vestoj de loba-oj elspiras bravecon de la Loba-nacio.
Ili plejparte estas faritaj el fibroj de sovaghaj vegetajhoj kaj
bestaj feloj. La viroj portas jakon el kapra felo au tibet-stilan
robon el lana teksajho kun nigra shaflana veshto ekstere longa ghis
la ventro. Ili portas sur la dorso ankau felon el sovagha bovo,
kiu estas ligita al la shultroj per leda rimeno. Ili portas chapelon
el ursa felo, kies rando estas plena de hirtaj ursaj haroj, kaj
malantaue pendas trapeza ursa felo. Oni diris, ke tia vesto estas
grava en chasado porf konfuzi la bestojn.
La virinoj preferas senkoluman kaj mallongmanikan
chemizon el lino kaj striktan tubforman jupon kaj krurvindon. Chu
viroj, chu virinoj, chiuj shatas ornamajhojn, kiaj braceletoj, orelringoj,
arghentaj moneroj, kupraj tintiloj, feraj chenoj, tranchiloj, falchiloj
kaj konkoj. Ia ornamajho pezas ech pli ol 5 kilogramojn. Ili shatas
kolieron el polurita blua shtono. La plenkreskuloj ghenerale havas
plurajn kolierojn kaj en solenaj festoj ili portas dekojn da tiaj
kolieroj. Che ilia zono estas konkaj globetoj. La kvanto de la ornamajhoj
markas richecon kaj malrichecon de la virinoj.
Chiuj loba-oj, chu viroj chu virinoj, estas nudpiedaj.
Ilia longa hararo libere pendas malantau la kapo kaj che la fronto
la hararo estas frangh-forma. La loba-oj laudas bravecon kaj forton.
Tio montrighas ankau sur iliaj vestoj.
|