La
solena tradicia nupto de Manchur-nacio ghenerale dauras tri tagojn.
En la unua tago oni starigas shedojn, tendon kaj preparas bankedon.
Kiam senditoj kun doto atingas la hejmon de la novedzo kaj foriras,
liaj familianoj devas prezenti vinon po tri fojojn.
La chefa ceremonio
de la nupto okazas en la sekvanta tago. En antikveco manchuroj okazigis
nupton en nokto, kaj tiu moro ankorau konservighas en iuj lokoj,
sed granda parto de la nacianoj okazigas nupton en tago.
Frumatene
de la tago de bonvenigo de novedzino la familio de la novedzo pretigas
palankenon (au chevalcharon) antau sia domo kaj muzikistoj ludas
gajajn melodiojn. La palankeno ekiras en elektita felicha horo kaj
oni sidigas knabeton en la palankenon. La novedzo nepre devas mem
iri al la novedzino akompanata de bonveniganta sinjorino kaj du
paroj da geknaboj.
Kiam
la bonvenigantoj atingas la hejmon de la novedzino, la pordo estas
fermita kaj la novedzo devas dechevalighi kaj frapi je la pordo
kaj la muzikistoj senchese ludas melodiojn. Dum familianoj de la
novedzino povas ordoni al la muzikistoj ludi melodiojn, kiujn ili
volas. La novedzo devas jheti rughan saketon kun mono sur la pordkadron.
Nur tiam la familianoj de la novedzino malfermas la pordon kaj invitas
la bonvenigantojn eniri. Kiam la bonvenigantoj estas forirontaj,
la novedzino chirkauiras la palankenon tri fojojn por montri sian
amon kaj dankon al la patrino. Poste oni kovras shian kapon per
rugha tuko, kaj shia frato portas shin en la palankenon. Survoje,
preterpasante puton, ponton au tombon, oni devas kovri la palankenon
per rugha felto au shtofo por defendi la novedzinon kontrau demonoj.
Atingante
la hejmon de la novedzo, la novedzino devas transpashi fajrantan
pelvon por peti benon de felicha vivo kiel varma fajro. Kiam la
novedzino eniras en la korton, la novedzo devas arkopafi trifoje
por forpeli diablojn. Poste la novgeedzoj manghas pomon por esprimi
bondezirojn pri felicha estonteco kaj longa vivo. Poste ili sidighas
en tendo lau la tradicia ceremonio. Laudire en antikveco manchuroj
dum milito edzighis en militista tendo kaj la moro dauras nun. La
bonveniganta sinjorino forigas la lanugon sur la vizagho de la novedzino
kaj rekombas shiajn harojn por signi, ke shi jam edzinighis kaj
komencas novan vivon. Post tio la novgeedzoj adorklinighas al la
chielo kaj tero, al la Polusa Stelo kaj riverencas unu al la alia.
Post la ceremonio ili farighas geedzoj kaj naskighas nova manchura
familio.
|