 Ambau
seksoj de manchur-nacio portis longan cilindran robon kun longaj
manikoj. La viroj shatis porti robon kun fendoj ambauflanke kaj
zonon che la talio por faciligi rajdadon kaj arkopafadon. La robo
el blua, griza kaj nigra shtofoj longis ghis maleolo. La viroj havis
harplektajhon sur la okcipito kaj portis duonrondan chapeton kaj
tolajn shipformajn shuojn kun du ledaj strioj. Ili portis sur la
dikfingro banzhi-ringon (multe pli dika ol kutima fingroringo, uzata
por faciligi arkopafadon). La virinoj shatis manchurinan robon,
tuberigis la harojn kaj portis orelringojn. Che la talio estis mantuko
kaj la shuoj havis altan kalkanumon en la mezo de plandumo. La vestoj
de virinoj kutime estas blankaj.
La nacianoj portis du specojn da chapoj respektive por ceremonio
kaj chiutaga vivo. La kapornamo de la virinoj shanghighis senchese
kaj nobelinoj kutime portis grandan chapon kun multe da silkaj floroj
kaj vilaj globetoj.
Nun la viroj ne portas la longan robon, sed la manchurina robo
restas furora dank' al senchesa reformado. La nuna manchurina robo
havas rektan kolumon, mallarghajn manikojn, dekstre butonumatan
subshtofon kaj striktan taliumon. La robo longas ghis la genuo,
havas fendojn ambauflanke kaj kompare malstriktan koksomezuron.
Che la basko estas ornama brodajho. La manchurina robo povas montri
la sveltecon kaj nobelecon de orienta virino. Tial ghi trovas shaton
en kaj ekster Chinio.
|