Vestoj de Maunan-nacio

Vestoj de Maunan-nacianoj varias lau sekso, agho, sezono kaj socia pozicio. Jako de virino kun tri flavaj puntoj estas butonumata en la mezo kaj la pantalono havas borderon. La kolumo kaj antaupeco de la jako surhavas nigrajn puntojn larghajn kaj mallarghajn. La largha havas la dikecon de manghbastoneto, kaj ghia farado estas facila. La mallargha dikas kiel alumeto kaj la farado estas delikata. La pantalonoj de virinoj surhavas tri puntojn en grandeco de tiuj sur jako. En festo la virinoj portas turbanon kaj ornamas hartuberon per arghenta au jada pinglo. Antau la jako pendas arghenta plateto, kaj che iliaj pojnoj estas arghenta au jada braceleto. Ili portas delikate broditajn shuojn kaj floran bambuan chapelon.

Jako de viro ne surhavas puntojn, sed 5 rebrilantajn latunajn butonojn. La posho sur dekstra interna antaupeco de vira jako estas nevidebla same kiel tiu de virina jako. En festo la viroj portas turbanon el 8-futa rubando volvita de maldekstre dekstren, kun kvasto che la fino. Che la talio estas 8-futa zono kaj che ambau ekstremoj estas tolaj kvastoj el rughaj, flavaj, bluaj kaj blankaj lanfadenoj. La viroj portas pantalonon kun larghaj pantalontuboj kaj nigrajn tolajn shuojn kun blanka plandumo.

Virinoj shatas porti broditajn shuojn. Iuj surhavas rughan kaj verdan puntojn kaj aliaj desegnojn de nubo kaj lotusradiko. La virinoj portas tiajn shuojn nur kiam ili cheestas geedzighan ceremonion au vizitas parencojn. La nacianoj portas nigrajn tolajn shuojn. Kiam ili bezonas longan vojaghon au viziti foiron, ili portas pajlajn sandalojn plektitajn el bambua shelo, bambua fibro kaj pajlo. Arghentaj ornamajhoj multe beligas la virinojn kaj infanojn. Krom arghentaj braceletoj, ili portas ankau arghentajn orelringojn, kolringon, pinglojn, forkojn kaj kombilojn. Junaj virinoj portas orelringojn por indiki, ke ili jam edzinighis. Infanoj portas arghentan pendajhon kiel talismanon.

Por siaj vestoj la nacianoj shatas nigran kaj bluan kolorojn kaj malofte flavan kaj blankan. Ili uzas blankan shtofon nur por fari funebran veston. En blanka vesto oni ne devas viziti aliajn. Se ili nepre bezonas iri en alies hejmon, ili devas demeti la blankan veston kaj blankan tukon antau ol eniri.