 Viroj
de Menba-nacio portas brunan tolan kaj feltan robon malpli longan
ol tiu de tibet-nacianoj. Menba-nacianoj shatas fari felton el shaflano.
La virinoj shatas havi shafledon au bovidledon sur la dorso por
gardi la dorson kontrau pezajhoj kaj troa humideco, kaj ornamas
sin per braceletoj, fingroringoj kaj diversaj gemaj pendajhoj. La
internaj vestoj de virinoj estas faritaj el silko de arba silkraupo
kaj riche kolorigitaj. Iliaj vestoj ne havas butonojn, nek kolumon.
Ankau la jako el rugha kaj nigra felto ne havas butonojn kaj kolumon.
Antau la brusto pendas metala feticho-skatoleto, en kiu ili konservas
budhostatuon kaj sutrojn. La nacianoj kredas je lamaismo. Ambau
seksoj de la nacio volvas la talion per 2-metra rubando el rugha
felto kaj la viroj portas sabron che la talio.
Ambau seksoj de Menba-nacio portas saman chapon el blua
au nigra felto. La malsupra parto de la chapo estas farita el rugha
felto, kaj la kuspita rando estas garnita per bruneta au blua tolo,
sed ie estas entrancho. La viroj portas chapon kun la entrancho
super la dekstra okulo, dum la virinoj portas chapon kun la entrancho
che okcipito. Nacianoj en iuj lokoj portas chapon en formo de kasko
kun plumo de pavo. Malsupre de la rando estas kvastoj. Parto de
la nacianoj portas molajn botojn, kaj en iuj aliaj lokoj oni nenion
portas sur la piedoj. Chu viroj chu virinoj de la nacio portas kupran
au arghentan braceleton.
|