Domoj de Mjaŭ-nacio

Mjaŭ-nacio havas pli ol 7.4 milionojn da membroj kaj vivas ĉefe en meza kaj sudokcidenta Ĉinio. La plejparto de ili vivas en Guizhou-provinco en sudokcidenta Ĉinio.

Mjaŭ-oj plejparte loĝas en altaj kaj malvarmaj montaroj. Pro grandaj altitudo kaj kruteco de deklivo, kaj ankaŭ pro granda humideco kaj kaprico de vetero, ili konstruas palafiton kiel loĝejon.

La palafito estas konstruita sur deklivo kaj havas tri etaĝojn interligitajn per ligna ŝtuparo. La tria etaĝo servas kiel konservejo de greno, la dua kiel loĝejo kaj la tera kiel tenejo kaj stalo.

Meze de la dua etaĝo estas sidoĉambro, kaj ambaŭflanke -- dormoĉambroj kaj kuirejo. La ĉambroj kun simetriaj fenestroj estas larĝaj kaj helaj. Parto de la nacianoj havas en flanka ĉambro terliton hejteblan en vintro. Sub la tegmentrando de la dua etaĝo estas koridoro kaj ligna balkono. La lasta estas larĝa, kaj tie oni povas ripozi kaj havi belan vivadon. En balkono viroj fumas tabakon kaj trinkas post laboro, virinoj lavas vestojn aŭ brodas, kaj infanoj legas aŭ ludas.

La palafito altas 7-14 metrojn kaj okupas areon de ĉ. 200 kvadrataj metroj. La tegmento estas kovrita per tegoloj, kaj tiu de malmultaj per ŝelo de abio.