 Foiro
estas la plej bona okazo por interkonatigho de gejunuloj de Mjau-nacio.
En la foiraj tagoj gejunuloj alvenas en novaj vestoj. Junulinoj
iras al la foiro kelkope portante nigran ombrelon. Fakte dum irado
al la foiro la gejunuloj jam konatighis kaj kiam ili atingas la
foiron, ili jam povas fari decidon.
Gejunuloj de la nacio estas kantemaj kaj dancemaj.
Ili esprimas amon per kantado. Se iu junulo ekamas iun knabinon,
li metas floron sur montodeklivo, kiun la knabino povas facile rimarki.
Se la knabino trovas lin placha, shi prenas la floron.
Tre vigla estas la geedzigha ceremonio karakterizita
per kantado kaj dancado daurantaj tra la tuta ceremonio.
|