Virinoj
de Mjau-nacio estas tre lertaj en brodado kaj en la agho de 7-8
jaroj jam komencas lerni brodadon instruate de la patrino au fratino.
Kiam ili aghas 15 au 16 jarojn, ili jam farighas tre lertaj en la
arto. Krom festaj kostumoj, la knabinoj brodas ankau sekrete ion
alian. Kaj oni nomas tion sekreta brodado.
Kion
ili brodas? Ili brodas kun plena amo chapojn, vestojn, shuojn kaj
vindajhojn por sia estonta infano. Ili brodas tiujn evitante alies
cheeston, precipe cheeston de la patro kaj fratoj. Kiam ili edzinighos,
ili jam brodis dekkelkajn chapojn, 20-30 vestojn, 10-20 parojn da
shuoj kaj 7-8 vindajhojn. Kiam ili finos la brodadon, ili konservos
la brodajhojn che la patrino. Se ili jam ne havas la patrinon, ili
konfidos la brodajhojn al la edzino de frato au edzinoj de onkloj.
Ech
che la edzinigho ili neontras siajn brodajhojn, kaj malsekretigas
ilin nur kiam ilia unua infano farighas unumonata.
Kelke
da tagoj antau la unumonatigho de la bebo, la edzo devas pretigi
vinon, ovojn, kokojn, fishojn kaj viandon por regali gratulantojn.
Kaj la familianoj de la juna patrino devas pretigi gluecan rizon,
ovojn, kokojn kaj fishojn. Krome ili elmetas la konservatajn brodajhojn
kaj klasifikas ilin en diversajn pakojn. Frue en la tago de la unumonatigho
de la bebo, membroj de la familio de la edzino portas la donacojn
kaj brodajhojn al shia hejmo.
Kiam
lagastoj atingas la vilaghon, junaj virinoj renkontas ilin che la
enirejo de la vilagho kaj transprenas la donacojn, por ke la gastoj
sensharghe eniru en la vilaghon. La brodajhoj de la juna patrino
jam estas bonorde montrataj sur la longa tablo en la sidochambro
de la familio de la edzo. Post trinko de vino la gastoj eniras en
la domon kaj laudas la sekretajn brodajhojn. La juna patro, kiu
unuafoje vidis la sekretajn bordajhojn de la edzino, dronas en granda
ghojo pro la laudo de la gastoj. La kolorrichaj kaj delikataj brodajhoj
montras la saghecon de la juna patrino.
|