Je
kokerikado Wang Laoyao ellitighis kaj ekzamenis la rizplantidojn,
pajlofaskon kaj alumeton bezonatajn por ceremonio de komenco de
priklado. La ceremonio ne estas komplika, sed Wang Laoyao rigardis
ghin sankta. Ghi okazas en la 20-a de aprilo. En tiu tago chiuj
vilaghanoj devas preni manghajhon el glua rizo kaj buchi anason
por oferi al la prapatroj. Wang Laoyao devis prezidi la ceremonion
antau la tagigho, kaj nur post la inauguro la tuta vilagho povis
komenci prikladon.
Inauguranto
povas esti nur honesta grandaghulo ghuanta respekton de la vilaghanoj.
Laudire prapatro de Wang Laoyao estis la unua loghanto en la vilagho,
tial la vilaghanoj petis Wang Laoyao prezidi la ceremonion.
En
frua mateno, Wang Laoyao bruligis la pajlofaskon. Pli kaj pli ardighis
la flamo kaj li alte tenis la faskon super la kapo kaj profunde
riverencis en la direkto de levigho de la suno por danki la sunon,
ke ghi kreskigas chion en la universo, kaj petis richan rikolton
kaj solene plantis 3 rizplantidojn.
La
vilagho Jiaweng situas sur monto nubon skrapanta. La vilaghanoj
faris la montodeklivojn shtuparaj kampoj en malgrandaj pecoj. Sur
malgrandaj parceloj bovoj ne povas labori kaj la vilaghanoj plugas
la kampojn per homa forto.
La
vilaghanoj kondukas akvon en la kampojn per ligna au bambusa tubaro.
Oni fendas bambusojn, forigas la disigajn septojn kaj kunligas ilin
unu al alia che la ekstremo. La bambusa akvokonduka sistemo estis
kolektive konstruita de la vilaghanoj. Akvo estas kondukita sur
la montosupron kaj fluas de supre malsupren por irigacii chiujn
parcelojn. Neniam okazis konflikto pro uzo de akvo.
Post
la ceremonio de komenco de priklado estas sezono de intensa kamplaboro.
Dum 4 monatoj estas malpermesite ludi Lusheng (bambua blovmuzikilo),
char oni kredas, ke muziko de Lusheng forlogos la dion de greno
kaj sekve malbone kreskos la plantajhoj. Por ke la dio de greno
bone flegu la kampojn, oni malpermesas ludon de Lusheng ghis la
tago de gustumo de novaj rikoltajhoj en autuno.
Glua
rizo estas nemankigebla en la kulto, nupto kaj festo de la vilaghanoj.
Sed ghia produktokvanto estas malgranda, kaj nun oni anstatauigas
ghin per hibrida rizo de bona kvalito. Nun la vilaghanoj kulturas
malmulte da glua rizo nur por bezono en kultado au festo. Sed ili
konservas la tradician manieron de falchado. Ili falchas gluan rizon
spiko post spiko. Ili faras garbojn chiu el 3 centoj da spikoj,
sumumas ilin, drashas ilin per tretado kaj sensheligas ilin en pistujo.
Laudire tiun manieron uzis kamparanoj en Shiga-gubernio de Japanio
antau 40-50 jaroj.
Post
priklado la vilaghanoj bredas karpojn en la kampoj. Kiam maturighas
la rizo, elkreskas ankau karpoj. La vilaghanoj peklas au bakas fishojn.
Peklita fisho estas grava plado por regali gastojn. Oni bakas fishojn
post rikolto de rizo. La vilaghanoj trapikas per pintigita ligna
stango fishon de la kapo ghis la vosto kaj bakas ghin sur fajro.
Ili havas pli ol 40 specojn da spicoj por kuiri fishon.
Tago
de gustumo de novaj rikoltajhoj estas tre grava festo de la vilagho
antau autuna rikolto, nur malpli grava ol la novjara festo. Ghi
estas la 15-a tago de la sepa monato lau la china luna kalendaro,
chirkau duonmonaton antau rikoltado. Gejunuloj estas plej ghojaj,
char ili povas denove ludi Lusheng.
Post
matenmangho en tiu tago, chiuj familioj plukas 6 nematurajn spikojn
de rizo, ke knabo portu ilin hejmen per bambua stango. Oni metas
la spikojn sur rizon por kune kuiri ilin. Poste oni oferas al la
prapatroj la rizon, kuiritan fishon, anason kaj rizvinon. Familiestro
prezidas la kultadon. Kiam chiuj familianoj sidighas chirkau la
tablon, la familiestro diras: "Maturighas la greno, kaj la
parapatroj venu ghui la novan rikoltajhon kaj benu nin je bona rikolto."
Vespere
de la tago chiuj vilaghanoj, sen distingi aghon kaj sekson, sin
vestas per festaj kostumoj kaj venas al la placo en la centro de
la vilagho por amuzado. La amuzado komencighas per ceremonio de
repermeso de ludo de Lusheng. Tiu momento estas la plej bona shanco
por gejunuloj esprimi sian amon. La junuloj ludas Lusheng silentantan
dum 4 monatoj, la knabinoj sin ornamas per arghentaj diademoj kaj
ghoje dancas chirkau la bivako lau la takto de la muziko, ke la
maljunuloj trinkas rizvinon dividante kun la gejunuloj la felichon
de richa rikolto.
|