Dancofesto
estas grava tradicia festo de Mjau-nacio komencighanta en la naua
tago de la unua monato lau la luna kalendaro (ofte en februaro)
kaj dauranta 4 tagojn. En la festo sur vasta placo junuloj ludas
lusheng-o(blovmuzikilo farita el bambuo) kaj junulinoj chirkauas
ilin kaj dancas mano en mano.
Interkantado
estas unu el la gravaj programeroj de la festo. Parto de la tekstoj
de la kantoj estas heredata kaj parto improvizata. Gejunuloj tre
shatas interkantadon, char multaj el ili gajnas por si amat(in)on
pere de interkantado. Kune kun la shanghigho de la vivo, nova fenomeno
aperis en la festo. Zhang Xiaona estas lernantino de la dua klaso
en mezlernejo. Du tagojn antau la festo shi jam portis sur si novajn
vestojn faritajn de shia patrino. Shi ekzercis sin antau sia hejmo
kune kun kamaradinoj por partopreni en konkurso kun aliaj vilaghoj.
En
agho de 7 jaroj Zhang Xiaona jam partoprenis en la konkurso en la
festo, kaj chiujare shi povis akiri kompleton da novaj vestoj, kaj
krome estis honoro partopreni en konkurso. Shia vilagho estas tipa
Mjau-nacia vilagho. Sed influate de moderna vivmaniero, ankau Mjau-nacianoj
havis multajn shanghighojn en sia vivo. Ekzemple shi kaj shiaj kamaradoj
lernantaj en la gubernia urbo shatas vesti sin per modaj vestoj
kaj nur en festo portas nacian kostumon. Sed malgrau tio shi aspektas
knabino tute moderna. En nacimalplimulta kostumo shi dancas diskon
en ekscitigho.
La nacia kostumo por konkurso en Dancofesto estas manfarita,
fortika kaj bela. Dancofesto estas ankau montro de kapablo de la
farintoj de la vestoj. Tiaj vestoj interesas multajn vilaghanojn
kaj ankau knabinojn kia Zhang Xiaona.
|