Longviva geedza paro de Mjau-nacio

En vilagho de Mjau-nacio en la sudokcidento de Chinio vivas paro da geedzoj, kiuj aghas pli ol 100 jarojn. La avino nomighas Shi Jinman. Shi naskighis en l894 kaj aghas jam 107 jarojn. La avo nomighas Wu Yutang. Li estas 2 jarojn pli juna ol la avino kaj aghas 105 jarojn.

La avino estas parolema kaj optimisma. Shi estas fiera pri sia edzo, ke li estis bela en la juneco, ke li povis bone kuraci malsanulojn kaj bone kanti popolkantojn. Li konatighis kun shi pere de interkantado, kiam li venis viziti parencojn en shia vilagho.

De knabeco Wu Yutang estas diligenta kaj sagha. En la agho de 13-14 jaroj li eklernis che sia patro kuracon kaj farmacion de Mjau-nacia medicino. Poste li farighis renoma kuracisto pro la laudinda servemo kaj alta kuracarto. Ech nun venas al li pacientoj. Post sia edzinigho ankau Shi Jinman lernis medicinon kaj farighis akushistino. En la pasintaj pli ol 80 jaroj centoj da infanoj kajech membroj de tri generacioj de iuj familioj estis naskitaj sub shia helpo. Poste, kiam shi maljunighis kaj ne povis iri longe, ofte grupo da fortaj viroj lauvice dorsportis shin al la akushontino. Shia cheesto estis trankviliga.

Shi naskis 9 infanojn kaj nun vivas du filoj kaj du filinoj. Shia familio nombras 88 membrojn. La familio estas harmonia kaj diligenta. La najbaroj envias ilian vivon.

Preskau chiuj havas la saman demandon al la geavoj: Kiamaniere ili povas vivi tiel longe kaj kian tonikajhon ili prenas. Wu Yutang respondas kviete: "Chiuj medikamentoj en mia domo estas uzataj por kuraci aliajn, kaj mi neniam prenas tonikajhon." Ilia mangho estas tre simpla kaj ili shatas kukurbon, melongenon, rafanon, fazeolon kaj similajn legomojn.

La geavoj vivas kvietan vivon. Ili televidas, babilas, sin sunumas...La avino ofte lavas vestojn kaj purigias legomojn. Shi bone brodis en la juneco, kaj nun shi ankorau povas enkudriligi fadenon sen helpo de okulvitroj. En 1999 shi kaj shiaj bofilinoj kaj nepinoj brodis 105 tagojn kaj faris emblemon de la Makaa Speciala Administra Regiono en diametro de pli ol 1 metro kaj donacis ghin al la registaro de la regiono por esprimi gratulon.

La geavoj tre shatas popolkantojn de Mjau-nacio. Kiam ili audas Mjau-nacian kanton el magnetofono, ili farighas gajaj kaj ekkantas samtakte lau la melodio el la magnetofono. La charmaj popolkantoj de Mjau-nacio kunligis ilin kaj akompanis ilin ghis nun.