| En 
              Chinio la tibeta, mongola, kazaha kaj kirgiza nacioj vivas nomade 
              kaj bezonas facile transporteblan loghejon pro ofta transloghigho. 
              Tia loghejo sur la herbejoj estas jurto kaj tendo. 
  Mongola 
              jurto havas formon de kupolo. Ghia muro estas farita el latlatiso 
              kaj la ombrelforma tegmento estas kovrita per felto kaj fiksita 
              de shnuroj. En la mezo de la tegmento estas luko por enlasi lumon 
              kaj aeron. La ekstera flanko de la muro estas tegita per blanka 
              shaflana felto. La mongola jurto estas subtenata de dek au kelkaj 
              apogiloj. Trovighas jurtoj movebla, fiksa kaj tiu kun tegmento en 
              formo de renversita V. 
 La movebla jurto estas tegita per shaflana felto. Ghiaj 
              strukturo, formo, grandeco kaj interna aspekto estas similaj al 
              tiuj de fiksa jurto. La sola malsameco estas tio, ke ghiaj internaj 
              apogiloj ne estas fiksaj, la interna dekoracio estas simpla, kaj 
              la planko  estas 
              kovrita per feloj de bovo au shafo au felto, sed ne tapisho. Tial 
              tia jurto estas facile starigebla kaj malmuntebla. 
 Ankau la fiksa mongola jurto estas kovrita per felto. 
              Parto de la nacianoj shatas tegi la tegmenton unue per pajlo kaj 
              poste per felto. La jurto estas fiksita per shnuro el bovharoj. 
              La bazo de la muro de fiksa jurto estas enterigita kaj la chirkaua 
              tero devas esti firme ramita. La jurto estas chirkauita per latbarilo. 
              En la jurto oni kovras la plankon per tapisho kaj la muro estis 
              ornamita per desegnoj. En la jurto estas lito.    
 |