Hartondado che la unua datreveno
de la naskightago

Razofesto de la mongola nacio okazas antautagmeze de la unua datreveno de la naskightago de infanoj.

La gratulantaj parencoj, amikoj kaj najbaroj devas atingi la hejmon de la mastro antautagmeze. Kiom da gastoj, tiom da fojojn oni devas tondi la harojn de la infano. Oni devas pretigi tondilon volvitan per rugha shtofo kaj meti ghin en arghentan pleton. Krome oni devas meti en la arghentan pleton grenajn grajnojn kaj buterajn frandajhojn. La patro de la infano tenas la platon kaj la patrino portas la bebon en sia sino. Ili iras antau chiujn gastojn, por ke ili faru po unu tondon sur la kapo de la bebo. La unua tondinto devas esti felichulo, nome tiu devas havi gepatrojn kaj gefilojn. Oni elektas tian homon inter avoj au akushistinoj. La gepatroj de la bebo venas unue antau tiun homon por peti lin au shin komenci la tondadon por la bebo. Tondante tiu devas diri salutvortojn kaj bondezirojn.

Post ties komenco, la gastoj faras tondon unu post alia. Por knabo oni komencas che lia dekstra tempio, kaj por knabino - che la maldekstra. Oni metas la detonditan tufon da haroj en la pleton kaj transdonas la tondilon al la sekvanta gasto. La gepatroj esprimas dankon. Chiuj detondas tufon da haroj kaj la kapo de la infano aspektas ridiga. Kaj oni tuj povas scii, ke la infano jhus pasigis sian naskightagon.

La gastoj devas fari donacon al la infano. La donacoj estas tre diversaj kaj amasighas kiel monteto. La infano devas preni ion el la donacoj, kaj oni antaudiras lian estontecon lau la prenita objekto.

La gastoj devas lauvice chifi la detonditajn harojn. Fine oni miksas en la harojn buteron kaj buligi ilin, meti la bulon inter du antikvajn bronzajn monerojn, interligi la monerojn per kanaba fadeno kaj alligi al la bulo sagopinton, konkon, sonorileton k.a. ornamajhojn, kaj fine ligi la harbulon sur la veston post la dorso. Kiam la infano kuras, la grupo da ajhoj donas klaran sonon.