Chinaj
mongol-nacianoj vivas chefe en la Autonoma Regiono de Interna Mongolio.
La nupto de la nacio plene manifestas ghian diligentecon, bravecon,
kantemon kaj dancemon.
En
la okcidenta parto de la regiono oni eskortas novedzinon per chevalo
kaj la nupto estas plena de nomadaj karakrerizajhoj. Kaj la plej
vigla kaj plej konservativa estas nupto de Ordoso. En la nupta tago
en la hejmoj de la novgeedzoj kolektighas multaj gastoj. La bonveniganta
grupo konsistas el la novedzo, lia intima amiko kaj liaj familianoj.
La novedzo portas pafarkon kaj sagojn. Liaj parencoj kaj amikoj
kantante adiauas la grupon che la pordo. Kiam la grupo atingas la
hejmon de la novedzino, ghi devas chirkauiri la jurton de shia familio
antau ol descendi de la chevalo. Shia akompanantino baras la vojon
per blanka felto kaj kantante faras diversajn demandojn, kaj la
grupanoj de la novedzo devas respondi chiujn demandojn. Kiam la
respondoj de la grupo kontentigas la demandanton, la novedzino prezentas
donacon kaj la akompanantino forigas la felton kaj invitas la gastojn
en la jurton por abunda festeno ekskluzive el shafajhoj. En kantado
la novedzo prezentas al la bopatro hada-on (longa rubando el blanka
silko) en esprimo de respekto. Dume la novedzino sin ornamas en
alia jurto.
Post
festeno la novedzino iras al la hejmo de la novedzo kaj shiaj familianoj
kantante adiauas shin. Kiam la bonveniganta grupo atingas la hejmon
de la novedzo, oni jam faras du bivakfajrojn, kaj la novedzino devas
trapasi inter la du bivakfajroj helpate de vipo etendita de la novedzo
en alia flanko. Tio signifas, ke ilia amo estos arda kiel fajro
kaj neniam estingighos.
Kiam la novgeedzoj eniras en jurton, oni levas la rughan
kaptukon sur la kapo de la novedzino kaj shi riverencas al la bogepatroj
kaj aliaj parencoj de malpli juna generacio. La novedzino tenas
platon kun arghentaj vintasoj kaj la novedzo vershas en ilin vinon.
La gastoj devas eltrinki per unu tiro kaj esprimas bondezirojn al
la novgeedzoj. Post tio estas abunda festeno, gaja kantado kaj dancado.
|