Post
sunlevigho ili vekas la tutan familion kaj prezentas al ili matenmanghon
el lakta teo kaj aliaj, kaj eliras por melki la pli ol 20 bovinojn.
Post 1-2 horoj ili finas la melkadon kaj komencas fari laktajhojn.
La
viroj eliras pashti, kaj la virinoj veturigas bovcharon por cherpi
akvon el malproksima puto au kolekti sekajn bovfekojn por brulajho.
La
pashtistoj ne prenas tagmanghon, sed trinkas teon plurfoje. La dommastrinoj
regalas gastojn per teo. Kiam ili estas liberaj de dommastrumado,
ili kudras vestojn. Kiam la suno estas subiranta, la bovinoj revenas
kun richa lakto, ili refoje melkas ilin.
Sub
la lampo de shafa graso, la tuta familio prenas manghon, solan en
tago, sidante chirkau la fajrujo. Ilia mangho povas esti vermicheloj
kun shafajho au milia kacho kun viando. La dommastrinoj plenigas
la bovlojn kaj prezentas ilin al la familianoj.
Kiam
chiuj kushighas por dormi, la dommastrinoj devas prizorgi, chu la
familianoj bone sin kovras per kovrilo. Fine ili povas demeti la
zonon por ripozi. Sed subite levighas vento kaj malkvietighas la
gregoj, kaj ili tuj hastas por gardi la gregojn.
Denove
sendorma nokto por ili.
La
virinoj de herbejoj havas lacigan laboron preskau tra la tuta tago,
sed ili estas sanaj. Kvankam ili jam havas gefilojn kaj ech genepojn,
ili ankorau shatas fari dommastrumadon. Ili neniam ghenighas por
interbabili kun vizitantoj. Ilia vivdauro estas longa.
|