Sur
la herbejoj de la Interna Mongolio estas malmultaj putoj, kaj chiuj
pashtistaj familioj havas en la hejmo lignan akvujon por konservi
akvon bezonatan de homoj kaj brutoj. La virinoj prizorgas cherpadon
de akvo. Ili veturas per bovcharo al malproksima loko por preni
akvon. En vintro ili kolektas neghon per ligna shovelilo kaj akiras
de tio akvon kun odoro de herbo. Tiam la brutoj jam ne bezonas trinki
akvon, ke vorante herbojn ili englutas ankau neghon. Do en vintro
la virinoj estas liberaj de la peniga akvocherpado.
En
printempo oni sentas seriozan mankon de akvo. La negho jam degelas,
sed la putoj ankorau estas glaciighintaj, kaj oni nur povas kolekti
maldikajn glaciajn bloketojn. Feliche estas, ke la pashtistoj neniam
trinkas akvon neboligitan.
Nun
multaj pashtistoj chesis vivi nomade kaj havas antau sia domo puton,
kaj la virinoj povas lavi vestojn pro suficha akvo. Sed parto de
la lokoj ankorau ne estas elektroprovizitaj, kaj ili ne povas uzi
lavmashinon. Sed la kvalito de akvo ne estas tauga por trinkado,
kaj ili devas preni akvon de malproksima loko per traktoro. Multaj
pashtistoj havas sufichan rezervon da minerala akvo kaj multe malpezighas
la laboro de la virinoj
|