Onklino
Baowan estas dommastrino laborema, honesta, justama, indulgema kaj
bonkora. Shi tenas sin kvietema. Shi iam funkciis kiel estro de
pashtista grupo kaj estis respektata de la pashtistoj.
Antau
multaj jaroj shi akceptis rifughinton de Han-nacio. Shia tuta familio
respektis lin kaj sincere vivtenis lin ghis lia forpaso.
Shia
edzo Yideng Zhabu estis fortika kaj lerta en rajdado, kaj pashtistoj
respektis lin kiel dion. Sed li havis tute malsaman karakteron ol
lia edzino, ke li estis parolema en diversaj kunvenoj, kaj lia parolo
chiam vekis aplaudon de la pashtistoj.
Li
forpasis antau kelke da jaroj. Li estis bona homo, kaj oni neniam
vidis, ke li ofendis aliajn.
Onklino
Baowan havas nur 2 filinojn. Shi adoptis malsanan knabon, kaj tiu
jan plenkreskis.
Shi
jam estas 80-jara, sed la menso estas tre sana. Kiam gastoj foriras,
shi insiste adiauas ilin longe eskortante.
Shi
estas afabla kaj indulgema, kaj oni diris, ke shia adopta filo estas
kopio de shia edzo.
|