 |
Ghingis-Hhano
|
La solena kultado okazis ne nur en la malantaua halo
de la mauzoleo, sed ankau sur la kulta teraso Suleding. Antau la
ripozhalo de Ghingis-Hhano kushis tablo 3 metrojn longa kun gravuritaj
bonauguraj desegnoj. La ceremonia gvidanto en blua robo el jhakarda
sateno staris antau la tablo.
La benopetaj pashtistoj venis tien pofamilie. La pliaghaj
kultantoj staris antaue kaj la junaj malantaue, la viroj antaue
kaj la virinoj poste. Kun blanka rubando, vino, te-briko kaj manghajhoj
en la manoj ili preghis kaj adorklinighis antau la tablo kaj post
tio iris en la malantauan halon. La pliagha viro surgenue ripetis
la faron kun blanka rubando au oferajhoj en la manoj kaj donis slipon
kun nomoj de chiuj liaj familianoj al la ceremonia gvidanto, kiu
metis la oferajhojn sur la tablon kaj laute legis la vortojn por
kultado kaj la nomojn sur la slipo. Post tio la mauzolea gardisto
akceptis la oferajhojn kaj alte levis la buteran lampon, tiam la
benopetaj familianoj alte levis siajn manojn kun la mankavo supren.
Kaj la ceremonia gvidanto legis gratulajn vortojn kun la signifo
disvolvi la saghon,
 |
Kulta
teraso Suleding
|
fortikigi la korpon, kulturi virton kaj tiel plu.
Estis multaj kultantoj. En la halo la adorado, preghado
kaj tamburaj sonoj komplete miksighis. Che ambau flankoj de la tablo
estis blankaj rubandoj. Antau la saltantaj flamoj de la lampoj mi
estis plene regata de sankta kaj mistera etoso, ankau mi donis al
la ceremonia gvidanto slipon kun nomoj de miaj filo kaj bofilino
kaj prezentis al li blankan rubandon por montri mian respekton.
Kultado
sur la teraso Suleding
|