Chinaj
mongoloj loghas chefe en la Autonoma Regiono de Interna Mongolio
en norda Chinio. Ili vivtenas sin per pashtado. La vestoj de mongoloj
okulfrapas per la kontrasto de koloroj kaj efektoj. De centoj da
jaroj iliaj vestoj estas famaj pro siaj specialaj fasono kaj delikata
kudro. Ghenerale, la mongoloj portas longan robon kun manikoj longaj
kaj larghaj, kaj kolumo alta. La vira robo estas blua, malhelkolora,
dum la virina ---strikta, pimpa, helkolora kun felaj ornamajhoj
au koluma kaj manika borderoj el brodita silkajho, sube ne estas
fendoj. Kiam la viroj faras zonadon, ili ofte iom supren tiras la
robon por faciligi la rajdadon, dum virinoj tiras ghin iom malsupren
por montri sian sveltecon. Ili shatas zonon el rugha au verda silkajho.
Belas iliaj kapornamajhoj el agato, koralo, jado au
arghento. Mongoloj havas botojn ledajn, feltajn au tolajn kun delikataj
desegnoj. Sur la luktejo, viroj portas vestojn kun desegno de drakoj
kaj feniksoj, kiuj simbolas felichon.
Tiuj vestoj montras la tradician kulturon de la mongola
nacio kun longa historio. Ech en la nuna tempo ili distingighas
inter la mondaj kostumoj per sia originala charmo.
|