Mulau-nacio shatas indigan koloron kaj la vestoj estas
simplaj. La virinoj portas jhaketon kun granda antaupeco kaj pantalonon.
Fraulinoj havas harplektajhon kaj post la edzinigho ili faras la
hararon tubero. Maljunulinoj shatas porti indigan kaptukon kaj delikate
broditan antautukon. La viroj portas jakon butonumatan en la mezo,
pantalonon kaj bovloforman chapon kunkudritan el 6 triangulaj pecoj.
Maljunuloj portas jakon kun bivoformaj butonoj, malmolan bovloforman
chapon kun plata supro kaj pajlajn sandalojn au tolajn shuojn. Ambau
seksoj portas turbanon. La nacianoj mem teksas kaj tinkturas shtofojn
por vestoj. Oni indige tinkturas krudan shtofon en granda urno kaj
sekigas ghin en la sunlumo. Tion oni ripetas plurfoje. Poste oni
premadas kaj bastonadas la shtofon. Dank' al tia metodo la shtofo
rebrilas kaj farighas tre fortika.
|