Naŝi-nacio
kun 279 mil membroj loĝas plejparte en la Naŝi-nacia Aŭtonoma Gubernio
de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, kaj malmulte en Sichuan-provinco
kaj Tibeto. Ĝi havas sian propran lingvon apartenantan al la han-tibeta
lingvosistemo. Pro intimaj rilatoj kun han-nacio naŝi-oj konas ankaŭ
han-lingvon. En antikveco ili kreis silabajn ideogramojn Geba kaj
hieroglifojn Dongba. Kaj nun Dongba estas ununuraj bone konservataj
hieroglifoj en la mondoj, kaj oni nomas ilin "vivantaj hieroglifoj".
Iliaj
loĝdomoj estas faritaj el tero kaj ligno kaj konsistas el la ĉefa
ĉambro, la du ambaŭflankaj kaj ekranmuro. La ĉefa ĉambro estas la
relative pli granda kaj rigardas al la sudo. Tie loĝas pliaĝaj membroj
de la familio kaj la ambaŭflankaj ĉambroj relative iom malgrandaj
estas por juna generacio. La korto estas pavimitaj per brikoj aŭ
ŝtonoj kaj ofte ornamita per floroj kaj herboj. Se domo situas tuj
apud strato, naŝi-oj uzas ĝin ofte kiel vendejon.
La loĝdomoj en kamparo iomete malsamas ol tiuj en urbo.
Ĝenerale ili estas duetaĝaj, la unua etaĝo de la ĉefa ĉambro kaj
okcidenta flankĉambro estas loĝataj de homoj kaj la dua estas por
konservejo, la du etaĝoj de sudflanka domo servas respektive kiel
stalo kaj tenejo de furaĝo. La korto en kamparo pli granda ol tiu
en urbo estas pavimita per brikoj kaj ŝtonoj, kaj ofte servas por
sunumi kaj prilabori grenon. La loĝdomoj de naŝi-oj, ĉu kamparaj
ĉu urbaj, senescepte havas antaŭ si grandan eksteran koridoron,
kie oni manĝakceptas gastojn.
 Naŝi-oj
bonorde konstruas siajn domojn ĉe zigzagaj akvofluoj, laŭ kies longo
etendiĝas stratoj.
En la lastaj jaroj, senĉese disvolviĝas naŝi-naciaj
loĝkvartaloj. En konstruado de la domoj ili ankoraŭ tenas la tradiciajn
arkitekturon kaj stilon, tamen en dekorado de interno de la domoj
ili uzas modernajn rimedojn. En tiuj loĝdomoj harmonie kunfandiĝas
antikveco kaj moderneco.
|