Membroj de Nashi-nacio geedzighas al tiuj de Han-nacio
kaj Tibet-nacio. Membroj de sama familia nomo sed ne de sama brancho
povas geedzighi, sed estas absolute malpermesita endogamio. Kiam
knabo atingas la aghon de 5-6 jaroj, la gepatroj jam klopodas por
trovi por li estontan edzinon, petas shamanon auguri au incensi
en templo por peti sugeston. Kiam ili elektis knabinon, ili sendas
kruchon da vino al la familio de la knabino por svati sian filon.
Se la gepatroj de la knabino akceptas la peton, la geknaboj povas
gefianchighi, kiam la knabino atingas la aghon de 10 jaroj. Che
tio la familio de la knabo dufoje donacas al la familio de la knabino.
Malgrau la unuafoja donaco, ambau flankoj rajtas
nuligi la gefianchigon. Se la familio de la knabino intencas nuligi,
ghi devas redoni la donacon, sed se la familio de la knabo intencas
tion, ghi bezonas nur sciigi la familion de la knabino.
Post duonjaro au pli longe, la familio de la knabo
duafoje donacas al la familio de la knabino. Krom la objektoj samaj
al tiuj de la unuafoja donaco, oni devas pretigi ankau shtofon,
vestojn, jadajn au arghentajn braceletojn, porkajhon, monon k.a.
La svatanto kaj parencoj de la knabo portas la donacojn al la hejmo
de la knabino. Kaj la familio de la knabino regalas ilin per bankedo.
Post la duafoja donaco, ambau familioj intervizitas.
En la Printempa Festo la gefianchoj vizitas unu la alian en akompano
de sia amik(in)o. Sed ili ne povas interparoli nek kontaktighi.
Ili nepre devas observi la tradician etikon. Ili geedzighas, kiam
la knabo atingas la aghon de 20 jaroj.
Antau la geedzigha tago la familio de la fiancho
starigas en sia korto grandan tendon kaj festan arkadon. Richaj
familioj ornamas la korton per palacaj lanternoj, pentrajhoj kaj
kaligrafajhoj.
En
la nupta tago multaj parencoj kaj amikoj estas invitataj al festeno.
En mateno la svatanto de la fiancho, muzikantoj kaj parencoj iras
donaci novajn vestojn, kiujn la novedzino devas porti en la ceremonio.
La novedzino vestas sin per tiuj vestoj, riverencas al la prapatroj
kaj plorante adiauas la gepatrojn kaj amikojn. Oni portas la doton
kaj novedzinon en palankeno en akompano de shiaj parencoj de pliagha
generacio, gefratoj kaj amikinoj.
La novedzo atendas che la pordo. Kiam la novedzino
atingas, li levas la kurtenon kaj elpalankenigas la novedzinon kaj
riverencas al la akompanantoj de la novedzino. La novgeedzoj adorklinighas
al la prapatroj kaj eniras en sian chambron. La novedzo tuj surmetas
al la novedzino novajn shuojn kun rugha silka fadeno por esprimi,
ke ili neniam disighos. Post tio ili eliras el la chambro kaj salutas
la gastojn. Poste la novgeedzoj venas en la vestiblon, akompanate
de la kamaradoj, por danki la parencojn de pli alta generacio kaj
la gastojn.
En nokto gejunuloj kantas chirkau fajro ghis
post noktomezo. Ju pli gaja kaj vigla estas la amuzado, des pli
ghojas la mastroj rigardante tion honoro kaj felicho. Kiam la novgeedzoj
reeniras en sian chambron, oni longe shercas kun ili.
|