En
la antikveco ambau seksoj de Nashi-nacio portis shafledon
au feltan jakon. En la lastaj dekoj da jaroj la nacio havis pli
kaj pli oftan kontakton kun Han- kaj Tibet-nacioj en ekonomio kaj
kulturo. Antau 50 jaroj la vestado de la nacio multe shanghighis.
Vestoj de la viroj en Lijiang-regiono estas preskau samaj kiel tiuj
de Han-nacio, dum la virinoj portas kitelon kun largha taliumo kaj
lozaj manikoj. La antaupeco estas mallonga, sed la dorsopeco longas
ghis tibio. Ekster kitelo estas veshto. Ili portas plisitan antautukon,
broditajn shipformajn shuojn kaj shafledan shalon. Sur la dorsa
flanko de la shalo estas 7 rondaj tolaj cirkloj en vico (pli frue
che la shultrumoj estis du grandaj tolaj cirkloj en signo de la
suno kaj luno) kaj 7 paroj da kvastoj. Sur la cirkloj estas brodajhoj
el oraj kaj diverskoloraj silkaj fadenoj. Edzinighintaj virinoj
tuberigas la harojn sur la verto kaj portas rondan gazan tukon.
Fraulinoj plektas la harojn post la okcipito kaj portas tukon au
chapeton el nigra veluro. La virinoj shatas porti orelringojn, fingroringojn,
arghentan au jadan braceleton k.a. ornamajhojn. La vestoj estas
bluaj, blankaj kaj nigraj, kun malmultaj brodajhoj. Ankau viroj
havas la kutimon porti braceleton.
|