Loghdomoj de Nu-nacio

La palafitformaj domoj de Nu-nacio estas konstruitaj sur montodeklivoj. Iliaj domoj estas faritaj el ligno au bambuo. Parto de la nacianoj konstruas sian domon duone el argilo kaj duone el ligno. Tia domo estas kompare granda, la muro estas farita el trunkoj kaj la tegmento kovrita per maldikaj shtonaj platoj en grandeco de 0.5 kvadrata metro. Domo el bambuaj plektajhoj estas kompare malalta. Tia domo havas muron kaj septojn el bambuaj plektajhoj kaj lignan au shtonan tegmenton. Ghi havas 2 etaghojn. La supra etagho estas septita en 2 chelojn. La ekstera estas uzata por gastoakceptado kaj kuirado, kaj la interna servas kiel dormochambro kaj tenejo. La teretagho servas kiel stalo kaj tenejo de agrikulturiloj kaj akcesorajhoj. La planko de la supra etagho estas farita el lignaj tabuloj au bambuaj plektajhoj. Tia domo estas subportata de multaj fostoj.